Kloeo Ĝao

filmistino naskita en Ĉinio (naskiĝis 1982)

Kloeo ĜAO (ĉine 赵婷, pinjine: Zhào Tíng), naskiĝis la la  31-an de marto 1982(nun 1982-03-31) en Pekino, estas ĉina scenaristo kaj filmreĝisoro.

Kloeo Ĝao
Oskar-premiito
Persona informo
赵婷
Naskiĝo 31-an de marto 1982 (1982-03-31) (41-jaraĝa)
en Pekino
Lingvoj ĉinaNordĉina dialektaroanglausona angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Popola Respubliko ĈinioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Monto Holyoke • New York University Tisch School of the Arts • Universitato de Novjorko • Los-Anĝelesa Liceo • Liceo Filiiĝinta al Ĉina Popola Universitato vd
Subskribo Kloeo Ĝao
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktorofilmmuntisto • produktoro • filma scenaristo vd
Laborkampo kina reĝisorado • kinfarado • kina scenverkado vd
Aktiva dum 2008– vd
Verkado
Verkoj Songs My Brothers Taught Me ❦
The Rider ❦
Nomadland vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Post kiam ŝi vivis sian tutan infanaĝon en Pekino, ŝi foriris al Londono kaj poste studis politikajn sciencojn ĉe Mount Holyoke College (Masaĉuseco) kaj filmproduktadon en la Universitato de Novjorko[1][2].

Ŝia unua plenlonga filmo, Songs My Brothers Taught Me ("Kantoj kiujn miaj fratoj instruis al mi"), premieris ĉe la Sundance-Filmfestivalo[3] kaj poste ĉe la Quinzaine des réalisateurs ĉe la Festivalo de Cannes en 2015[4].

Ŝia dua plenlonga filmo, The Rider ("La rajdanto"), estis prezentita ĉe la Quinzaine des réalisateurs de la Festivalo de Cannes de 2017, kie ĝi gajnis la Artan Kinejan Premion por plej la bona filmo el ĉi tiu flanka elekto[5]. Ĝi poste estis elektita ĉe la Festivalo de la Usona Filmo de Deauville de 2017 kie ĝi gajnis la Grandpremion[6]. En la 33-a eldono de la Film Independent's Spirit Awards, la premioj, kiuj rekonas la plej bonan sendependan filmon en Usono, la filmo The Rider permesis al Ĝao gajni la unuan eldonon de la Premio Bonnie. La Premio Bonnie estis nomita honore al Bonnie Tiburzi Caputo, la unua ina piloto en komerca aviadkompanio. Ŝi estis dungita en 1973, 24-jaraĝe, de American Airlines, kiu sponsoras la premion. Ĉi tiu subvencio de 50 000 USD helpas kuraĝigi inajn produktorojn en ilia mez-kariero[7].

En 2018, ŝi estis elektita por reĝisori la filmon Eternals por Marvel Studios kun Angelina Jolie kaj Salma Hayek kiel ĉefaj aktorinoj[8].

Ŝi gajnis la Oran Leonon ĉe la Festivalo de Venecio de 2020[9], poste la Golden Globe-n kiel plej bona reĝisoro en 2021 por sia filmo Nomadland[10]. Ŝi tiam fariĝis la dua ina reĝisoro kiu gajnis ĉi tiun Golden Globe-n post Barbra Streisand por Yentl en 1984[11] kaj la unua Aziano ricevinte ĝin[12]. Ŝi gajnis la Oskar-premiojn por Plej Bona Filmo kaj Plej Bona Reĝisoro en de 2021 por la sama filmo[13]. Ŝi estas la dua virino, kiu ricevis la Oskaron kiel Plej bona Reĝisoro post Kathryn Bigelow.

Polemikoj redakti

Ĝao forlasis Ĉinion 15-jaraĝe por studi en Britio kaj poste loĝis en Usono[12]. Ĉi tiu fremdiĝo, kune kun la kritikoj, kiujn ŝi esprimis pri Ĉinio, igis ŝin esti vidata de iuj ĉinoj kiel "perfidulo"[14]. En 2013, en intervjuo por Filmaker Magazine, ŝi diris, ke ŝi memoris Ĉinion de sia infanaĝo kiel lando, kie "mensogoj estas ĉie"[15].

En 2020, unu el ŝiaj intervjuoj por la aŭstralia ĵurnalo News.com kaŭzis polemikon: la teksto ŝanĝis version[12]. En la unua versio, Ĝao estas citita jene: "Usono nun [now] estas mia lando". La artikolo poste estis korektita jene: "Usono ne [not] estas mia lando."[16]

Ŝia filmo The Rider ne estis publikigita en Ĉinio[12]. Nomadland estas publikigota dum aprilo 2021, sed ĝi alfrontas cenzurajn minacojn[17].

Filmografio redakti

  • 2008 : Post
  • 2009 : The Atlas Mountains
  • 2010 : Daughters
  • 2011 : Benachin
  • 2015 : Songs My Brothers Taught Me
  • 2017 : The Rider
  • 2020 : Nomadland
  • 2021 : Eternals

Referencoj redakti

  1. (angla) Kloeo Ĝao (arkivo) ĉe Filmmaker Magazine, konsultita la 10-an de septembro 2017
  2. (franclingve) Kloeo Ĝao, pekinano ĉe la siuoj arkivo) ĉe Télérama, 14-a de januaro 2019 (konsultita la 21-an de julio 2019)
  3. (angla) Filmanalizo: Songs my brother taught me (arkivo) ĉe Variety, 29-a de januaro 2015 (konsultita la 10-an de septembro 2017)
  4. (franclingve) Desplechin, Garrel, Bigedain, Miike ĉe la Quinzaine des réalisateurs (arkivo) ĉe Télérama, 21-a de aprilo 2015 (konsultita la 10-an de septembro 2017)
  5. (en) The Rider de Ĝao elstaras ĉe la Quinzaine des réalisateurs en Cannes (arkivo) ĉe Variety, 26-a de majo 2017 (konsultita la 10-an de decembro 2017)
  6. (franclingve) Festivalo de Deauville: malkovru la premian liston (arkivo) ĉe Ouest-France, 10-a de septembro 2017 (konsultita la 10-an de septembro 2017)
  7. (en) Ĝao al Helm Biopic Pri Bass Reeves, la Unua Nigra Usona Marŝalo (arkivo) ĉe IndieWire, la 21-a de aprilo 2018 (konsultita la 21-an de julio 2019)
  8. (franclingve) Angelina Jolie estos la heroino de Marvel en The Eternals(arkivo) ĉe LaProvence.com, 21-a de julio 2019 (konsultita la 21-an de julio 2019)
  9. (franclingve) La Ora Leono donacita al Kloeo Ĝao (arkivo) ĉe Le Monde, 12-a de septembro 2020 (konsultita la 13-an de septembro 2020)
  10. (fr) La reĝisoro Kloeo Ĝao eniras la historion de la Golden Globes (arkivo) ĉe www.msn.com (konsultita la 1-an de marto 2021)
  11. (en) "Larmoj" kiam Ĝao iĝas la unua aziano premiita plej bona reĝisoro (arkivo) ĉe BBC News, 1-a de marto 2021 (konsultita la 1-an de marto 2021)
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 (fr) En Ĉinio, kinarto kaj artistoj estas petataj ruĝi (arkivo), ĉe Le Monde, 6-a de aprilo 2021 (konsultita la 9-an de aprilo 2021)
  13. (franclingve) Malantaŭ la sukceso de Nomadland, ceremonio simbolanta diversecon (arkivo) ĉe Le Monde, 26-a de aprilo 2021 (konsultita la 26-an de aprilo 2021)
  14. (fr) Malgraŭ sian Golden Globe-on, Ĝao estas taksita je perfidulo en Ĉinio (arkivo) ĉe Le HuffPost, 6-a de marto 2021 (konsultita la 9-an de marto 2021)
  15. (anglolingve) Adiaŭa frazo: Kloeo Ĝao (arkivo ĉe Filmmaker Magazine (konsultita la 9-an de aprilo 2021)
  16. (anglolingve) Kiel la eksterulo Kloeo Ĝao kaptis la usonan kernlandon en Nomadland (arkivo ĉe NewsComAu, 24-a de decembro 2020 (konsultita la 9-an de aprilo 2021)
  17. (franclingve) Kial la reĝisoro de Nomadland riskas censoron en Ĉinio (arkivo) ĉe Konbini - All Pop Everything : #1 Media Pop Culture chez les Jeunes (konsultita la 9-an de aprilo 2021)
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Chloé Zhao » el la franclingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 7173855 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)