Kloster Kirchberg estas iama monaĥinejo de Dominikaninoj ĉe Sulz apud rivero Neckar en Baden-Virtembergo, Germanujo, situante 571 m super marnivelo.

Kloster Kirchberg:
Konventkonstruaĵo kaj (dekstre) gastejo
Kloster Kirchberg:
Rigardo el la Konventkonstruaĵo al enira pordego,
dekstre de ĝi en la fono la agrokultura lernejo

Historio redakti

Komence troviĝis sur la Kirchberg (= Preĝeja Monto) burgo; la nobelulojn de Kirchberg oni menciis unuan fojon en la jaro 1095. La monaĥinejon konstruis 1237 grafo Burkhard la 3-a de Hohenberg (= Alta Monto) pro insisto de nobelaj sinjorinoj el la domo Hohenberg. En la jaro 1245 agnoskis la monaĥinejon Papo Inocento la 4-a. Jam post 10 jaroj kreskis la nombro de komence 10 al 60 monaĥinoj.

Ĉirkaŭ 100 jarojn poste, en la 14-a jarcento, oni raportis pri mistikaj travivaĵoj de monaĥinoj en la klostro. Tiuj ricevis transregionan konatecon kaj oni menciis ilin en la monaĥeja kroniko.

En la jaro 1381 oni vendis la graflandon Hohenberg al la Habsburga gento, Kirchberg estiĝas tial antaŭ-aŭstra enklavo ĝis la jaro 1805.

Pro la sekularigo venis la antaŭ-aŭstra klostro 1805 al Virtembergo kaj ĝia stato kiel klostro finiĝis je la 11-a oktobro 1806. La monaĥinoj povis ankoraŭ loĝi tie, la lasta el ili forlasis la monaĥinejon en 1865.

Jam en la jaro 1851 oni instalis en la konstruaĵojn agronomian lernejon. Por ĝiaj lernantoj oni celebris Diservojn en la Sankta-Johano-preĝejo de la iama klostro. En la jaro 1941 la agronomia lernejo plene ĉesis instrui.

Hodiaŭa utiligo redakti

1956 ricevis la Evangelia Miĥaelo-frataro de la Movado de Berneuchen (Bernojĥen) la permeson, translokiĝi en la iamajn konventkonstruaĵojn, por aranĝi tie domon por kontemplado. Ek de 1970 uzas la movadanoj de Berneuchen la tutan monaĥejan terenon. En la jaro 2000 oni malfermis denove – krom la uzado pere de Miĥaelo-frataro – la agronomian lernejon.

Inter la jaroj 1995 kaj 2001 kunsidis sur la Kirchberg ĉiam denove la redakta teamo por la Ekumena Diservolibro ADORU en la internacia lingvo Esperanto. La aŭtorogrupo tial nomis sin mem "Kloster Kirchberg".

Hodiaŭ invitas la domokomunumo grupojn kaj solajn gastojn al "libera enspiro" (tiu estas la titolo de la jara plano de okazontaĵoj) ekzemple al korusaj semajnoj, meditaj kursoj aŭ libera tempo por konfirmantoj.

Spirita etoso redakti

La spirita etoso de la "Berneuchena Domo" estas konsiderinde markata pere de speciala formado de la ĥora preĝado. Al tiu estas ankaŭ invitataj la gastoj: ĉiutage je 7.45 h Matena laŭdo (Laudes matutinæ), je la 12.00 h Meza horo (Sexta), je 18.00 h Vespro (Vesperæ), je 21.00 h Kompletorio (Completorium). Kombiniĝas tie ĉi monaĥa tradicio kaj modernaj religiaj kantoj.

Por la ĥora preĝado oni uzas la "Evangelisches Tagzeiten-Buch" (= Evangelia Libro por la Liturgio de la Horoj), eldonita de la Miĥaelo-frataro en kunlaboro kun P. Godehard Joppich el la benediktana abatejo Münsterschwarzach.

Ĵaŭde kaj dimanĉe oni celebras Diservon kun Sankta Vespermanĝo en la liturgia formo de Evangelia Meso. Komuna preĝado antaŭ kaj post la manĝoj estas same kutima kiel la individua vojaĝbeno antaŭ la forveturo de la hejmgastoj.

Eksteraj ligiloj redakti