Kloster Veßra

komunumo en Turingio, Germanio

Kloster Veßra estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Feldstein. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 276 loĝantojn.

Kloster Veßra
Blazono
Kloster Veßra (Germanio)
Kloster Veßra (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Hildburghausen
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Feldstein
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036873
Poŝtkodo 98660
Aŭtomobila kodo HBN
Oficiala Municipokodo 16069025
Politiko
Komunumestro Wolfgang Möller
Partio de komunumestro FwV
Adreso de la administrejo Schulstr. 37
Demografio
Loĝantaro 276 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 30′ N, 10° 39′ O (mapo)50.49196110.64394Koordinatoj: 50° 30′ N, 10° 39′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 340 m
Areo 19,75 km²
vdr

Komunumo naskita el monaĥejo redakti

Ĉe la konfluo de Schleuse kaj Werra troviĝas en sia strukturo unika mezepoka komplekso de la iama klostro de kanonikoj-premonstratoj. En la ekde 1994 al la Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj apartenanta monaĥeja komplekso estas ankaŭ muzeo gvidata de la societo Hennebergisch-Fränkischer Geschichtsverein. Ĝi dediĉas sin al la esplorado kaj prezento de la historio de la iama monhaĥejo kiel ankaŭ de tuta Hennebergio. Krome montratas atestiloj de regiona popolarto.

Historio redakti

La en 1131 fondita doma klostro de la grafoj de Henneberg evoluis ĝis la Reformacio al la plej grava monaĥeja institucio en Hennebergio kaj estis politika kaj ekonomia, sed ankaŭ kultura centro kun transregiona elradiado (arkitekturo, librofabrikado, historiografio, astronomio, hortikulturo).

Priskribo de la komplekso muzea redakti

Sur la 6 hektarojn granda muzeokomplekso (neinterompite ĉirkaŭata per la malnova klostromurego) troviĝas romanikstilaj kaj gotikstilaj ejoj monumentprotektitaj (i.a. la ruino de la abateja kirko, restoj de la ambito kiel ankaŭ de la monaĥaj ĉambroj, preĝejeto funebra, pordoturo, pordopreĝejeto; orientigas onin tie ankaŭ daŭra ekspozicio pri la konstrufazoj). Ekster tio videblas la ekde la 16-a jarcento ofte alikonstruitaj ekonomiaj domoj de la bieno post la abolicio de la monaĥeja statuso post la Reformacio. En ili estas elmontroj pri la historio, objektoj de ĉiutaga uzo, popolarto kaj agrikulturo. La turbina domo en la iama monaĥeja muelejo (inkluzive defendoramparoj kaj muelejfoso) estas ĝis nun funkcianta akvoforta aparataĵo.

Ekde 1981 oni aranĝis liberaeran ensemblon en la okcidenta parto de la teritorio. La t.n. vilaĝa muzeo respegulas per sia kolekto de arkitekturaj objektoj (loĝdomoj, sed ankaŭ abelejoj) diversajn specojn de kamparana trabfakaĵo. Tiuj ejoj estas samtempe envolviloj por montri kiel antaŭaj generacioj laŭ diversaj socialaj klasoj loĝis kaj laboris. Objektoj, kiuj ĉe la originala situo (ekz. en Grabfeld, Vorderröhn, Werratal) estus detruintaj, rekonstruitis kaj savgarditis tie ĉi. Gravas ankaŭ la metioj: nuntempe estas originala forĝejo, du brikdomoj kaj grenmuelejo. Alian parton okupas domoj de publika uzo kiel bierfabriko, tombeja kapelo aŭ urbodomo.

Oni kreis ankaŭ al la domoj adaptitajn ĝardenojn laŭ historia modelo. Menciindas malfrumezepoka spic- kaj kuracherba ĝardeneto. Montratas tipaj sovaĝaj kaj kulturaj kreskaĵoj de Hennebergio (kiuj alie raras). Sur bieno oni entreprenas ĉiujare la trikampan kultivadno kun la etapoj de novalo, somera greno, vitra greno.

Aranĝoj redakti

  • Koncertoj: klasika kaj moderna muziko; someraj koncertoj en la kirka ruino; orgenaj kaj kristnaskaj koncertoj; kripludoj
  • Specialaj ekspozicioj: pri regionaj kaj kulturhistoriaj temoj; Eta Galerio
  • Muzea pedagogio: temospecifaj rondgvidadoj kaj projektoj por lernejaj klasoj
  • Festoj kun temo: prezento de tradicia metiado; kamparana laborado
  • Kafejo: kun membakitaj kukoj kaj memfaritaj pladoj (45 sidlokoj)

Eksteraj ligiloj redakti

 
kirka ruino de la monaĥejo
 
hitoria kampara domo de 1716 en la loka muzeo
 
historia akvomuelejo, parte el 1600, en la loka muzeo