Klosterneuburg [KLOsternojburg] (proponita esperantigo Klostronovburgo, t.e. "novburga monaĥejo") estas laŭ grandeco la tria urbo en Malsupra Aŭstrio kun 28.107 loĝantoj 1.1.2023.. Ĝi estis distrikta ĉefurbo de la distrikto Wien-Umgebung (Vieno-Ĉirkaŭaĵo). Post la nuligo de la distrikto ĝi apartenas al la distrikto Tulln (ekde 1a de januaro 2017). Urbestro estas Christoph Kaufman (ÖVP) La urbo konsidereblas antaŭurbo okcidente de la ŝtata ĉefurbo Vieno, kaj estas parto de la historia regiono Industrieviertel [IndusTRI:firtl] (industria regiono).

Klosterneuburg
urbeto • komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3400
Aŭtokodo KG
Telefonkodo 02243
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 058  (2018) [+]
Loĝdenso 355 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 18′ N, 16° 19′ O (mapo)48.30416666666716.316666666667Koordinatoj: 48° 18′ N, 16° 19′ O (mapo) [+]
Alto 192 m [+]
Areo 76,2 km² (7 620 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Klosterneuburg (Malsupra Aŭstrio)
Klosterneuburg (Malsupra Aŭstrio)
DEC
Klosterneuburg
Klosterneuburg
Situo de Klosterneuburg
Klosterneuburg (Aŭstrio)
Klosterneuburg (Aŭstrio)
DEC
Klosterneuburg
Klosterneuburg
Situo de Klosterneuburg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Klosterneuburg [+]
vdr
Diplomo en la arkivo de Urbokomunumo Klostronovburgo

Klosterneuburg ricevis de la Internacia Societo por Interpopola Kompreniĝo la 21-an de oktobro 1989, kiel unua urbo de Eŭropo, la titolon Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, germane Stadt der Völkerverständigung. La diplomo videblas sur la dekstra flanko. La regiona gazeto Klosterneuburger Zeitung raportis pri tiu ĉi eksterordinara evento.Post la distingo de la titolo fondiĝis en Klostronovburgo, en la jaro 1990, la asocio Aŭstria Societo por Interpopola Kompreniĝo.

La 27-an de aŭgusto 2010 prezentis urbestro mag. Stefan SCHMUCKENSCHLAGER [Ŝtefan Ŝmukenŝlager] ĝirafon (ankoraŭ sen nomo) kiel maskoton de Klostronovburgo. Poste la loĝantoj nomis ĝin Lea.

Geografio redakti

La Babenberga urbo Klostronovburgo "antaŭ la pordoj de Vieno" situas sur la dekstra bordo de Danubo ĉe Viena Pordo, germane Wiener Pforte. Klosterneuburg estas dispartigita de Vieno nur de Kalva Monto, germane Kahlenberg (Vieno) kaj Leopoldomonto, germane Leopoldsberg.

Vidindaĵoj redakti

Nepre vidindaj estas la Aŭgustenana kanonika abatejo Monaĥejo de Klosterneuburg kaj multnombraj konstruaj altvaloraĵoj.

Ĉiam la urbo kaj la Abatejo okupas sin pri la vinkultivado; ja la loĝantoj de Klostronovburgo iam donis al la Abatejo la ŝercnomon "Je la (vin-)fluiga krano". Tial do la vinoj de Klosterneuburg ĉiam havas bonan reputacion; ankaŭ pro tio la urbo posedas faman lernejon por kultivado de vitoj, konatan en tuta Eŭropo. Altkvalitaj botelvinoj kaj bonaj vinoj de la vitkampuloj atendas ĝulertajn trinkontojn.

Europa-Platz Coudenhove-Kaleregi redakti

La Europa-Platz (Eŭropo-placo) Coudenhove-Kalergi en la Pater-Abel-Straße (Patro-Abel-strato) situas apud la urbomuro. Sur la urbomuro troviĝas la portreto de Richard Coudenhove-Kalergi kaj ankaŭ litere lia nomo. Tabulo kun la biografio de Richard Nikolaus Coudenhove-Kalergi staras en la placo. Sur la urbomuro troviĝas ankaŭ tabulo memore al la turkoj-sturmo 1683.

Bildaro redakti

Historio redakti

Klostronovburgo ankaŭ povas rigardi returne al eminenta kaj fieriga pasinteco. Ĝia tereno sen dubo jam estis loĝata en fruhistoria tempo. En la unua jarcento post Kristo ĉi tie staris romia fortikaĵo (burgo). Baldaŭ post la jaro 1100 ekestis ĉi tie la Abatejo, kiu laŭ la regulo de la Sankta Aŭgusteno, estis transdonata al Kanonika Kolegio, germane Chorherren [KORheren]). Klostronovburgo estis dum jarcentoj kombinita kun Korneuburg sub la nomo Nivenburg (Niven-kastelo). La konekto estis vadejo trans la tiamaj riverbrakoj de Danubo. 1268 ricevis Korneuburg la urban rajton de Duko Albrecht [Albreĥt] la Unua, kio kondukis al la formala disiĝo de Klosterneuburg. Ekde la 11-a de septembro 2009 gvidas Pado de Historioj de la Malsupra Urbo al 17 tabuloj, kiuj konigas la historiojn de la Malsupra Urbo en Klostronovburgo Urbo. En oktobro 2012 estis starigita Pado de Historioj de la Supra Urbo kiu gvidas al 20 tabuloj kun klarigoj kaj bildoj pri la historioj de la Supra Urbo en Klostronovburgo Urbo. Okaze de la 100-jariĝo de la Strandbanejo Klostronovburgo estis la 23-an de aŭgusto 2013 inaŭgurita, antaŭ la enirejo de la banejo, la Pado de Historioj – Strandbanejo kun 5 tabuloj, kiuj konigas la historiojn de la Strandbanejo Klostronovburgo.

 
Malnova parto de la urbodomo de Urbokomunumo Klostronovburgo

Premio de Interpopola Kompreniĝo redakti

En la jaro 2014 estis por la unua fojo aljuĝita la "Premio de Interpopola Kompreniĝo".

En Kadro de aranĝo de Aŭstria Societo de Interpopola Kompreniĝo — la 11-an de februaro 2014 — en Raika-salono de la urbo de Interpopola Kompreniĝo Klostronovburgo (Malsupra Aŭstrio), estis transdonita la "Premio de Interpopola Kompreniĝo" al Patro Georg SPORSCHILL, pro lia helpo al senhejmaj infanoj en Orienteŭropo.

7 subkomunumoj redakti

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Esperanto-movado redakti

1923 UEA-delegito: Anton SCHAUER [Ŝaŭer], frizisto, Leopoldstr. 7, ĝis 1934 (Jarlibroj de UEA).

1924 Esperanto Servo, Klosterneuburg apud Wien, Martinstr.59,61. Ni aĉetas por nia Esp. ekspozicio po 1 aŭ 2 ekzemplerojn de ĉiu Esp. gazeto kaj ankaŭ aliajn Esp.-aĵojn efikajn . Ni prizorgas ĉiujn Esp.-aĵojn . Ni servadas al ĉiuj Esperantistoj . Ni ankaŭ deziras korespondi kun la tuta mondo per il.pk.; ĉiam respondos.(El „Aŭstria Esperantisto" n-ro 2/2024). .

1925 La 13-an de novembro estas fondita loka grupo de ALLE (Aŭstra Laborista Ligo Esperantista) en gastejo Martinstr. 59/61. Estro R. WASSERBAUER [Vaserbaŭer], sekretarioj H. STARK, F.STROBL kaj K. NOVAK, F.EBNER delegito ("La Socialisto", 1a de januaro 1926, n-ro 1 - 1a jaro).

1926 Ĉar F. EBNER migris al Sovetunio la adreso de la ALLE-grupo ŝanĝiĝis. Nova adreso de ALLE-grupo Klosterneuburg, gastejo SCHINDLER [Ŝindler] , Albrechtstr. 69 ("La Socialisto", 1a novembro 1926 , n-ro 11- 1a jaro).

1927 Nova korespondadreso de ALLE-grupo Klosterneuburg, s-ro Johann STRASSER, Albrechtstr. 57 ("La Socialisto", 1a de novembro 1927, n-ro 11- 2a jaro).

1934 En februaro, post la venko de Hejmdefendo-movado, germane Heimwehr, la registaro neniigis ankaŭ la socialistan laboristan Esperanto-movadon ALLE.

1945 Jam en majo kunvokis s-ro Friedrich Wilhelm EBNER [Fridriĥ Vilhelm Ebner] la geesperantistojn. Ili publikigis en la Klosterneuburg-a gazeto varbartikoleton kaj okazigis etan ekspozicion de esperantaĵoj en elmontra fenestro de librejo.

La 17-an de junio ili aranĝis kunvenon en salono de la urbodomo, kie parolis ankaŭ reprezentantoj de la partioj. Oratoris prof. d-ro SIRK kaj s-ro R. CECH [Ceĥ] el Vieno.

La 4-an de julio fondiĝis la Esperanto-grupo. Gvidis la estraron la ĉiam agema Friedrich W. EBNER. La grupo aliĝis ankaŭ al AEF. Korespondadreso Friedrich EBNER, Markgasse 5 (Mitteilungsblatt de Aŭstria Esperantista Federacio, marto 1946).

1955 La membrostato de la Aŭstria Esperanto-movado en Klosterneuburg estas 7 ("Aŭstria Esperanto-Revuo", oktobro n-ro 10 - 10a jaro).

1956 UEA-delegito: Friedrich W. EBNER, komercisto, Markgasse 5 ĝis 1968 (Jarlibroj de UEA).

1966 AEF kunlabore kun "Heroldo de Esperanto" aranĝis Internaciajn Feriotagojn en Klosterneuburg de la 26-a ĝis 30-a de julio ("Heroldo de Esperanto" 1a de marto 1966, n-ro 4/1413 kaj "Aŭstria Esperanto-Revuo" septembro 1966, n-ro 5 - 21a jaro).

1969 Post longa malsano mortis la 10-an de januaro en Klosterneuburg la konata aktivulo s-ano Friedrich Wilhelm EBNER en aĝo de 65 jaroj. Kiel fervora esperantisto li propagandis kaj instruis Esperanton en sia hejmurbo Klosterneuburg kaj estis la motoro de la Esperanto-movado en Klosterneuburg. Li vivinte preskaŭ 10 jarojn en oriento ankaŭ - ĝis 1937 - kunlaboris kun ĉinaj kaj japanaj Esperanto-organizaĵoj kaj samideanoj ("Aŭstria Esperanto-Revuo" januaro 1969, n-ro 1 - 24a jaro).

1992 UEA-delegito: Leopold PATEK, emerita fervojisto (antaŭe orbatisto), Martinstr. 104/38 (Jarlibro de UEA).

Samjare invitis s-ro Seyed Abolhassan MIR JAVADI Javadi, en Esperantio konata sub la nomo AMIR, la partoprenantojn de 77-a Universala Kongreso en Vieno al Adiaŭa Vespero en Kritzendorf (Kricendorf) Danubo-banejo, kiel estro de vendejo kaj etrestoracio, kiun li nomis Esperanto-Paradizo. Ekde tiam vizitis en la somera sezono multaj en- kaj eksterlandaj Esperanto-parolantoj Esperanto-Paradizon, kie okazis Esperanto-fulmkursoj kaj amuzaj aranĝoj. Aŭstria Televido (ORF) kelkfoje filmis tie kaj tiel Esperanto-Paradizo fariĝis pli konata kaj ZEO.

2002 okazis en Aŭstrio de la Danubo jarcenta inundo, kiu faris multajn damaĝojn kaj tial ankaŭ al Esperanto-Paradizo. AMIR klopodis ricevi monon por riparlaboroj kaj vivteni Esperanto-Paradizon.

2006 AMIR devis, pro financproblemoj, rezigni pri Esperanto-Paradizo kaj tio estis la fino de Esperanto-Paradizo. Multajn ideojn de AMIR oni nun realigas en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.

2011 aĉetis AMIR la malnovan hotelon Goldener Hirsch (Ora Cervo) en Herzberg am Harz kaj translokiĝis tien.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti