Klosters-Serneus

komunumo de Svislando

Klosters-Serneus estas urbo kaj komunumo de la komunumaro Klosters kaj la distrikto Prättigau/Davos en Kantono Grizono, Svislando. Klosters-Serneus estas pro sia bona aero kaj bela situo konata kiel kuracloko. Ĝi havis 3894 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Klosters-Serneus
Blazono de Klosters-Serneus
Reformita preĝejo de Klosters
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Komunumaro Klosters
Koordinatoj  46° 53′ 0″ N 9° 53′ 0″ O / 46.88333 °N, 9.88333 °O / 46.88333; 9.88333 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 0″ N 9° 53′ 0″ O / 46.88333 °N, 9.88333 °O / 46.88333; 9.88333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3894
Areo 193,10 km²
Alteco 1179 m super marnivelo
Poŝtkodo 7250 Klosters-Platz
7252 Klosters-Dorf
7249 Serneus
Komunumkodo 3871
Mapo de Klosters-Serneus

Geografio redakti

Klosters situas en la plej supra parto de la valo Prättigau en Esperanto ankaŭ konata kiel Pretigovio en la fontrivero de la rivero Landquart. La komunumo konsistas el la sep partoj Klosters-Platz, Klosters-Dorf, Selfranga, Aeuja, Monbiel, Serneus kaj Mezzaselva.

Najbaraj komunumoj redakti

La Komunumo Klosters-Serneus limas en nordo al Gaschurn (Vorarlbergo, Aŭstrio), en nordoriento al Sankt Gallenkirch (Vorarlbergo, Aŭstrio), en oriento al Lavin, en sudoriento al Susch, en sudo al Davos, en sudokcidento al Langwies, en okcidento al Conters en Prättigau, kaj en nordokcidento al Saas en Prättigau.

Trafiko redakti

Tra Klosters pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 28, kiu estas la ĉefa alveturejo de Landquart al Davos kaj al Engadino. Tiu vojo, kiu pasas meze tra la kernvilaĝoj de Klosters estis dum jardekoj grava trafikŝarĝo por la komunumo. La 9-an de decembro 2005 la brita princo Karlo kaj la svisa federacia konsilanto Moritz Leuenberger povis malfermi la ĉirkaŭveturvojon, kiu per viadukto kaj longa tunelo senŝarĝas la vilagojn de Klosters-Serneus de la transira trafiko.

La ĉefa stacidomo de Klosters estas grava trafiknodo de la Retia Fervojo. Tie deflankiĝas la linio tra la Vereina-Tunelo de la linio de Landquart al Davos. La stacidomo estas ankaŭ la centra haltejo de la loka busreto, kaj elirpunkto de pluraj poŝtaŭtolinioj. La loka busreto de Klosters-Serneus konsistas el 5 buslinioj.

De Klosters aertelfero kondukas al la kresto de la monto Gotschna sur alteco de 2285 m s.m., kaj ekzistas kabinotelfero al Madrisa.

Historio redakti

Sian nomon ricevis Klosters de la Monaĥejo Sankta Jakobo, kiu menciiĝis unuan fojon en la jaro 1222 kiel ecclesiam sancti Iacobi. Tiu nomo menciiĝis la unuan fojon en la jaro 1436 kiel zuo dem Closter. En la jaro 1865 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Serneus estis kunigita kun Klosters. Ĝis 1972 la komunumo tamen plu nomiĝis Klosters. En la jaro 1973 ĝi estis alinomita al ĝia nuntempa formo Klosters-Serneus.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti