La Artista Klubo Fészek, origine hungare Fészek Művészklub estas elita klubo en Budapeŝto. Fészek signifas nesto, sed estas ankaŭ mozaikvorto pri artistaj branĉoj hungare: pentristoj, arkitektoj, skulptistoj, muzikistoj, kantistoj, aktoroj.

Enirejo de Fészek

Historio redakti

La Fészek estis fondita en 1901. La nomdonanto estis Gyula Zilahy. Ĝi funkcias dekomence ankaŭ nun en la iama domo pri juda orfejo. Post la fondo laŭ la teknika evoluo aliĝis ankaŭ filmistoj, radioredaktoroj, televiziistoj, fotistoj, ĵurnalistoj, verkistoj. Alvenis ankaŭ bankistoj, diplomatoj, mecenatoj. La celo estis tio, ke estu renkontejo de ĉiuj artistoj, kie oni libere babiladas kaj estas ebleco trarigardi ĉiujn artistajn vivojn. Oni aranĝas konstante kunvenojn, artajn vesperojn, ekspoziciojn, spektaklojn, koncertojn jare po ĉ. mil, kiujn vizitas cent dudek mil partoprenantoj.

Dum la 2-a mondmilito la konstruaĵo ruiniĝis, sed poste la artistoj rekonstruis ĝin. En 1950 la komunistoj deklaris la klubon burĝa loko, tial ŝtatiĝo okazis, sed la funkcio ne ŝanĝiĝis. En 1965 oni trakonstruis la konstruaĵon. En 1989 la ŝtato redonis la posedrajton, ekde 1991 fondaĵo apogas financon de la klubo.

Konstruaĵo redakti

La trietaĝa domego estas historia monumento. Interne ekde 1920 leganta ĉambro funkciis, kiu iĝis biblioteko en 1950. Ekde 1965 ekspozicia halo ekfunkciis. Estas populara la restoracio kaj drinkejo.

En 1963 László Hornicsek kreis la internan fasonadon.

Fondintaj membroj redakti

Fontoj redakti