Klurikono (irlande clurichaun) estas vira feo en irlanda mitologio, parenca al leprekono.

Klurikono. Ilustraĵo de Thomas C. Croker («Fabeloj kaj tradicioj de Suda Irlando»)

Rolo en mitologio redakti

Klurikono loĝas en vinejo, gardas vinon kaj observas, ke ĝi neniam acidiĝu.

Li estas vestanta sin bone kaj kun gusto, surhavas ruĝan kapveston, sed estas konstante ebria kaj restadas tial preskaŭ ĉiam en bonega humoro. Oni povas scii, ke klurikono estas sur sia posteno, danke al liaj gajaj kantoj, kiuj sonas iufoje el la kelo.

Se klurikono estas ofendita per io, li ŝtelas ĉion, kion li vidas, kreas nokte en la domo veran ĥaoson, faras rabatakojn en provizejojn, kaj la vino en la kelo momente acidiĝas. Li ŝatas seli ŝafon, kapron, hundon aŭ kokon kaj rajdi nokte apude. Se klurikono forlasis domon, lia kunfrato ekloĝos tie neniam.