La kluziacoj[2] (latine Clusiaceae), ankaŭ konataj kiel gutiferoj[3], estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 20 genrojn kaj preskaŭ 1050 speciojn[1],[4]. Ĝia tipa genro estas kluzio[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kluziacoj
Clusia orthoneura
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: malpigialoj Malpighiales
Familio: kluziacoj Clusiaceae
Lindl. [1]
kluzio Clusia
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj plantoj kreskas ĉefe en la tropikoj kun multaj oleaj kaj rezinaj duktoj, ĉiamverdaj folioj. Multaj tropikaj plantoj donas gumon, oleon, balzamon. Ekzemplo de afrotropisa arbo el la kluziacoj estas Garcinia epunctata.

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (26 maj. 2020)[1],[4], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

*Genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**Tiu genro antaŭe estis lokita en la familio Clusiaceae, sed nun ĝi estas en la Calophyllaceae. En TPL, ĝi estas akceptita nur ĉe la Clusiaceae. En la pli nova WFO, la genro estas ambaŭe akceptita ĉe la Clusiaceae kaj la Calophyllaceae, tamen ĝiaj specioj estas akceptitaj nur ĉe la Clusiaceae.
***Genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Kelkaj taksonoj redakti

Referencoj redakti