Tiu ĉi artikolo temas pri la kmera popolo; pri la popola lingvo vidu la artikolon pri la kmera lingvo.

La kmerojĥmeroj estas la ŝtata popolo de Kamboĝo kaj per pli ol 12 milionoj de loĝantoj reprezentas 86 procentojn de la ŝtata loĝantaro. Dum la pasintaj jarcentoj ili vivis ankaŭ sur la teritorio de la hodiaŭaj najbaraj ŝtatoj kiel Tajlando, Laoso kaj Vjetnamio. Nuntempe ankoraŭ proksimume 3 milionioj da kmeroj vivas tie.

Kmeroj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Merkato en Kamboĝo.
Antikva kmera arto en la muzeo Fondaĵo Insulo Hombroich en Neuss, Germanio.
Mapo de etnaj grupoj en Kambodio.
Guimet IMG 6009 Jayavarman7
Khmer Robam Apsara (cropped)

La popolanoj starigis rimarkindajn templojn kaj templourbojn kiel Angkor en la hodiaŭa Kamboĝo aŭ Prasaat Hin Khao-Phnom-Rung kaj Prasaat Hin Phimai en la hodiaŭa Tajlando.

La kmeroj proksime parencas kun montara popolo Mon, kies posteuloj vivas en Tajlando, kaj same kun pluraj naciaj malplimultoj en la sudo de Laoso, la nordoriento de Kamboĝo kaj centra Vjetnamo, kies lingvoj same tre similas al tiu de la kmeroj.

La landa nomo de Kamboĝo en la kmera lingvo.

La popolo dum la longa historio de Kamboĝo travivis multajn ŝanĝiĝojn kun feliĉaj kaj koŝmaraj jaroj. En la moderna historio aparte menciindas la barbareco de la Ruĝaj Kmeroj, kiuj inter la jaroj 1975 kaj 1979 murdis pli ol 3 milionojn da kmeroj.

La kmeroj parolas la kmeran lingvon. La skribsistemo de tiu lingvo devenas de la silabaj skribsistemoj de la hinda subkontinento.

Eksteraj ligiloj redakti