Knol estis anoncita la 13-an de decembro 2007, kiel estonta servo (platformo) de Google. La paĝoj de "Knol" devas esti "la unuaj paĝoj, kiujn oni serĉas por legi pri certa temo la unuan fojon", kiel diris Udi Manber, la teknika vicprezidento de Google [1]. Tiu projekto estas ofte priskribata kiel rivala al Vikipedio.[2][3] Guglo priskribas "knol" kiel unuon de scio.[4]

Knol
retejo • eksa ento
Priskribo komerca reta referencilo
Retadreso knol.google.com fermita en majo 2012
Lingvo(j) angla kaj 12 pliaj lingvoj
Posedanto Google
Fondiĝo 13-a de decembro 2007 (anoncita[1])
Stato Nur laŭ personaj invitoj
vdr

La paĝaro, kies proprietulo estas Google[1] estas en privata beta-fazo, kio signifas, ke la petoj verki "knolojn" estas distribuataj nur kiel privataj invitoj.

Kontraste al Vikipedio, kie artikoloj estas verkataj kunlabore, ĉiu paĝo de la nova projekto estos verkita de unu sola aŭtoro kaj ne povas esti redaktita de aliaj.[3] Do, plej verŝajne aperos kelkaj versioj de artikoloj por la sama temo. Manber diris, ke kreintoj de la paĝoj havos la rajton decidi, ĉu reklamo rajtas aperi sur iliaj "knoloj" kaj se tio okazos, certa parto de mono estos ricevata de la aŭtoroj.[1] Jimmy Wales, la kun-fondinto de Vikipedio, jene komentis la okazon "Ili ne planas ebligi kunlaboron kaj alproprigon de neŭtrala stilo de Vikipedio.”[3]

Nicholas Carr, ofta komentisto pri teknologioj, diris ke Google esperas, ke la plej popularaj "knoloj" nature kreskos en serĉo-rezultoj, konkurante kun Vikipedio kaj liverante alian enhavon por meti reklamaĵoj de Google.[5][6]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Manber, Ubi. Encouraging people to contribute knowledge. Google (2007-12-13).
  2. Riley, Duncan. Google Knol: A Step Too Far?. TechCrunch (2007-12-14). Alirita 2007-12-14.
  3. 3,0 3,1 3,2 Blakely, Rhys. Google to tackle Wikipedia with new knowledge service. The Times (2007-12-15). Alirita 2007-12-15.
  4. Angela Monaghan, "Knol de Google povas rivali Vikipedion" Arkivigite je 2008-06-29 per la retarkivo Wayback Machine, Telegraph (UK), 14 December 2007
  5. . Google Knol takes aim at Wikipedia. Arkivita el la originalo je 2007-12-15. Alirita 2007-12-14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-12-15. Alirita 2007-12-14.
  6. Scott Morrison, "Google Targets Wikipedia With New 'Knol' Pages", Wall Street Journal, December 14, 2007