Knoto

historia mezurunuo de rapido uzata por ŝipoj egala 1852 metroj je horo
Ĉi tiu artikolo temas pri arkaika unuo de rapido. Por interplektaĵo de fadeno rigardu la paĝon Nodo (kunigo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Nodo.

Knotonodo[1][2] estas mezurunuo de rapido, egala al unu marmejlo (1852 metroj) en horo.

En iaj aliaj lingvoj la sama vorto, kiu signifas knoton, signifas ankaŭ nodon. Ĉi tio estas pro maniero, per kiu oni iam mezuris rapidon de ŝipo.

Estis uzata ŝnuro sur bobeno kun naĝpova aĵo je fino de la ŝnuro. Kaj en ŝnuro estis nodoj post ĉiu certa distanco. Ankaŭ estis uzata horloĝo.

Oni elĵetadis la aĵon kun fino de ŝnuro el ŝipo kaj liberigis turniĝon de la bobeno. Aĵo estis sufiĉe granda kaj naĝis en la sama loko de faco de la akvo dum la ŝipo moviĝis. La ŝnuro disvolviĝis de la bobeno kaj la maristoj kalkulis nodojn en ĝi dum certa periodo da tempo, mezurata per la horloĝo.

Kvanto de disvolvitaj nodoj estis egala al rapido, mezurita en knotoj (se distanco inter la nodoj kaj la periodo da tempo estis vere elektitaj).

Vidu ankaŭ redakti

Noto redakti

  1. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.
  2. Knoto = nodo (mezurunuo) en vortaro.net