Know Nothing

usona politika movado je la 19-a jarcento

La movado Know Nothing (anglalingve por "scias nenion") estis naciista usona politika partio kaj movado de la 1840-aj jaroj kaj 1850-aj jaroj. Ĝi estis povigita de popularaj timoj ke la lando estis inundita de irlandanaj katolikaj enmigrantoj, kiuj estis ofte rigarditaj kiel kontraŭaj al usonaj valoroj kaj kontrolitaj de la Papo en Romo. Ĉefe aktiva ekde 1854 al 1856, ĝi klopodis halti enmigradon kaj civitanigadon, kvankam ĝiaj penoj faris malmultan sukceson. Estis malmultaj elstaraj estroj, kaj la pliparte mezklasaj kaj protestantaj membraroj disiĝis pro la decido pri sklaveco. Multaj partianoj finfine aliĝis la Respublikana Partio por la prezidenta voĉdonado de 1860.

Know Nothing
partio
Ideologio respublikismo, Nativismo, kontraŭkatolikismo, dekstra popolismo, psychological nativism
vdr

La movado originis en Novjorko en 1843 kiel Amerikana Respublikana Partio. Ĝi disvastiĝis al aliaj ŝtatoj kiel la Denaska Usonana Partio kaj iĝis tutlanda partio en 1845. En 1855 ĝi renomiĝis al Amerikana Partio. La origino de "Know Nothing" estis la duonsekreta organizado de la partio. Kiam partiano estis demandita pri ĝi aktiveco, li devis respondi, "Mi scias nenion."