Koĉo (coccus) estas genro de insektoj, kiuj apartenas al plantaj laŭsoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koĉo
Dactylopius coccus (maldekstre femalo, dekstre masklo)
Dactylopius coccus
(maldekstre femalo, dekstre masklo)
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Flugilaj insektoj Pterygota
Infraklaso: Neopteroj Neoptera
Superordo: Endopterigotoj Endopterygota
Ordo: Hemipteroj Hemiptera
Subordo: Sternorinkoj Sternorrhyncha
Superfamilio: Koĉoiedoj Coccoidea
Familio: Koĉedoj Coccidae
Genro: Koĉo Coccus
Linnaeus, 1758
Specioj

>60

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Koĉoj nutras sin suĉante sukon de plantoj; kelkaj koĉaj specioj specialiĝis pri certaj plantaj specioj. Ĉar koĉoj bezonas precipe la albuminojn de la plantoj, ili sekrecias la restantan sukeron.

El la plej konata specio el la koĉoj, coccus cacti (alinome ankaŭ dactylopius coccus) eblas produkti koĉenilon, kiu servas por produktado de karmino. Ĝi estas indiĝena el Meksiko sed importita al Honduraso, Kanariaj Insuloj kaj Alĝerio, ĝi parazitas kaktojn, aparte la opuntiojn.

La alia specio coccus viridis parazitas la kafujojn.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.