Ĉefa paĝo - Ses Reguloj de Goo - Historio de Goo - Terminaro de Goo


Kiam ŝtono de formacio estas kaptita, kaj eblas tuj kapti la ĵus kaptintan ŝtonon ne ŝanĝante la originan formacion, aperis reciprokatako aŭ ko-situacio.

Tia situacio, per kiu ŝtono estas kaptebla kaj rekaptebla senfine igus la partion eterna, se ludregulo 4 ne ekzistus.

Maldekstre videblas ko-situacio.

Centre oni povas vidi kiel Nigrulo plenigas la okulon kaptante la blankan ŝtonon. Tio aperigas simetrian kaj similan situacion ol tiu origina. Blankulo povus nun plenigi la nigran okulon, kaptante tiun ŝtonon ĵus surtabuligitan de Nigrulo, kaj tiel plu.

Laŭ regulo 4a, estas malpermesate al Blankulo respondi tiel. Blankulo devas ludi sur alian intersekcon.

Ekzistas diversaj tipoj de ko-situacioj: duoblaj, trioblaj, multoblaj, reaj, eternaj, ktp. Jen ekzemplo:

La surmeto 3 de Nigrulo estis atenda, plenumante la 4an ludregulon. Post la surmeto 5, situacio egalas al tiu origina.

Ni vidu pluan ekzemplon:

Tio ĉi NE estas ko-situacio ĉar, kiam Blankulo ludas sur intersekcon 2 kaptas nur unu ŝtonon, sed Nigrulo kaptis du. Facile videblas, ke fina situacio ne egalas al tiu origina.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.