Koalicia registaro

La koalicia registaro estas tiu formita kiam parlamenta frakcio ne havas sufiĉan majoritaton por formi registaron, pro kio ĝi bezonas interkonsenti kun alia grupo aŭ frakcio, normale de proksima politika ideologio, por formi kunan registaron.

La koaliciaj registaroj estas propraj de la parlamentaj demokratioj, hegemoniaj en Eŭropo kaj en aliaj mondoregionoj, en kiuj la formado de la registaro postulas la konfidon de la parlamento. En la prezidentaj sistemoj, majoritataj en Ameriko, la registarestro estas elektita per popola voĉdonado kaj povas plenumi la regopoovn sendepende de la partio kiu havas majoritaton en la parlamento.

En kelkaj demokratioj la rimedo de la koaliciaj registaroj estas ofta, dum en aliaj la politika edukado ne helpas en tiu vojo. Ekzemple en Hispanio okazis la dua registaro de Pedro Sánchez formita de membroj de la Socialista Partio kaj de Unidas Podemos, kaj tiu estis la unua koalicia registaro en la lando ekde la epoko de la Dua Hispana Respubliko, nome en preskaŭ duono de jarcento.[1]

Dum la Malvarma Milito, la Plano Marshall postulis la forigon de komunismaj partioj el koaliciaj registaroj por ricevi usonan helpon.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. «El primer Gobierno de coalición desde la Segunda República». Antena 3. 7a de Januaro 2020. Konsultita la 27an de Aprilo 2021.