La Kodaj-metodo (en hungara ortografio: Kodály-metodo) estas muzikpedagogia sistemo per relativa solfeĝo instrui al infanoj ek de tre juna aĝo ĝis matura nivelo muzikon - kantojn kaj melodiojn - perorele.

La sistemon ellaboris Zoltán Kodály por hungaraj lernejoj kaj ĝi nun estas uzata en multaj landoj, precipe en centra kaj orienta Eŭropo kaj Japanajo. Ankaŭ la venezuela muzikprojekto El Sistema aplikas tiun metodon.
Kodaja sistemo estas ĉefa elirpunkto por modernaj tonsilaboj, kiuj integrigas ankaŭ ritmon.