Kodekso Amabrozia referencas al 5 manuskriptoj produktitaj de la 6-a jarcento ĝis la 11-a ,[1] skribitaj de malsamaj manoj kaj laŭ diversaj alfabetoj. La kvin partoj entenas erojn de la Malnova Testamento (Libron de Neĥemja) kaj de la Nova Testamento (eroj de la Evangelioj kaj Epistoloj) kaj komentariojn nomumitaj ĉe esploristoj Skeireins (gotlingvaj skribaĵoj).

Laŭ ekzamenantoj eblas ke tekstoj estis kelkmaniere modifitaj permane de kopiistoj.

Kodeksoj entenataj en la Kodekso Ambrozia redakti

La Kodekso Ambrozia konsistas el kvin manuskriptoj, indikataj per Ambrozia A, Ambrozia B, Ambrozia C, Ambrozia D kaj Ambrozia E. La Kodeksoj A, B kaj C troviĝas ĉe la Ambrozia biblioteko de Milano, Italio.
Kodekso Ambrozia A entenas erojn de la Epistoloj kaj de la Gota kalendaro. La tuto konsistas el 204 paĝoj. kies 190 estas legeblaj, 2 nelegeblaj kaj 12 senskribaj.
Kodekso Ambrozia B entnas erojn de Epistoloj, kaj konsistas el 156 paĝoj, kies 2 estas senskribaj.
Kodekso Ambrozia B krome (en B.21) estas parte skribita en siria alfabeto.[2] kaj entenas Apokrifoj, nome la 4-a de Ezra, la 3-a de Makabeoj kaj eroj de Flavio Jozefo referantaj pri makabeoj..
Kodekso Ambrozia C konsistas el du folioj kaj entenas fragmentojn de la ĉapitroj 25-a ĝia 27-a de la Evangelio laŭ Mateo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Oxford Biblical Studies article on 'Josephus Flavius'
  2. Antonio Maria Ceriani, Translatio syra pescitto Veteris Testamenti: ex codice Ambrosiano sec. fere VI, photolithographice edita, curante et adnotante (Milan, 1876).

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti