La Kodekso Boturini, nomata ankaŭ en hispana Tira de la Peregrinación (Strio de la Pilgrimado) —konata ankaŭ kiel Códice Boturini—, estas unu el la nomataj meksikaj kodeksoj. Ĝi estas malĝuste nomata de "la peregrinación" ĉar ne temis pri movado de pilgrimado, sed pri migrado el Ĉikomoztok. Probable ĝi estis prilaborita en la unua duono de la 16a jarcento. Oni supozas, ke ĝi povas esti kopio de originala antaŭhispana dokumento. Ĝi konsistas el dudekunu bildoj sur papero, kovritaj per stuko, per meksika skribmaniero. La temaro de la dokumento estas la migrado de la meksikoj el sia devenpatrio, nome la mita urbo Aztlán, kiu laŭ kelkaj aŭtoroj estus en la Okcidento de Meksiko (pli precize en Nayarit).

Kodekso Boturini
iluminita manuskriptokodekso
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Unua paĝo de la Kodekso Boturini.

Priskribo redakti

La Kodekso Boturini rakontas la historion ekde kiam la meksikoj eliris el Aztlán (Tero de la blanko aŭ Loko de la ardeoj) ĝis ili alvenis al la valo de Meksiko, kie ili fondis sian ĉefurbon Tenoĉtitlano. Laŭ la legendo, la ĉefa dio de la meksikoj, nome Huicilopoĉtli (maldekstra kolibro) ordonis al ili eliri el Aztlán serĉe de promesita signalo, kiu estis aglo ripoza sur kakto (la parto de la serpento eble estis poste aldonita en la epoko de la hispanoj), kaj ke kie ili trovos tiun signalon ili fondu sian ĉefurbon. Elirinte el Aztlán, ili faris tion akompanate de ok pliaj grupoj. Iom poste, la meksikoj separiĝis el tiuj popoloj, laŭ ordono de sia dio, kiu diris al ili ke ekde tiam ili serĉu la lokon promesitan solaj.

Post centoj da jaroj la meksikoj alvenis al la valo de Meksiko; tie ili trovis la promesitan signalon kaj sur grupo de insuletoj meze de la lago de Tekskoko kie ili establis sian ĉefurbon Tenoĉtitlano. Eble la tlatoani kiu regis en tiu tempo, alveninte al la promesita tero, reskribis la tutan historion pri la migrado kaj forigis ian informon ekde la eliro al la alveno de sia popolo al la promesita tero. La kodekso enhavas dudek bildojn kaj ĝi ne estas finita.

Bildaro redakti

Jene, la bildoj de la kodekso ordigitaj:

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Ramírez, José Fernando / De la Torre Villar, Ernesto; Obras históricas, vol. 1, pp 241-246. Ed. UNAM (2001). ISBN 978-9683669520.
  • Johansson, Patrick (decembro de 2007). «Tira de la Peregrinación (Códice Boturini)». Arqueología mexicana (speciala eldono 26). [1] Konsultita la 8an de Julio 2017.
  • Castañeda de la Paz, María (2007). «La Tira de la peregrinación y la ascendencia chichimeca de los tenochca». Estudios de Cultura Náhuatl (38). [2] Arkivigite je 2015-06-16 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 8an de Julio 2017.
  • Noguez, Xavier (septembro-oktobro de 2006). «Tira de la Peregrinación. La migración mexica». Arqueología mexicana XIV (81)..

Eksteraj ligiloj redakti

  • Lanzan una edición digital del Códice Boturini [3] Excelsior 9a de septembro 2015, alirita la 17an de septembro 2016