La Kofto en aliaj lingvoj ankaŭ nomata köfte, kafta, kuftakufteh (کوفته en persa lingvo) estas familio el malsamaj preparaĵoj el viandhaketaĵo (similaj al la viandobuloj) kaj tre oftaj en la Mezoriento, Barato kaj Balkanio.

"Kofto" kradrostita kun pilafo, legomoj kaj terpomfingroj, Ankaro, Turkio.

En ĝia plej simpla formo, la koftoj konsistas el buloj ellaboritaj el haketita viando, similaj al viandubuloj aŭ kneloj, kutime uziĝas bovidaĵo aŭ ŝafidaĵo miksitaj kun diversaj spicoj kaj cepo tranĉitaj. Kelkfoje la viando ankaŭ miksiĝas kun rizo, bulguro, legomoj aŭ ovo por krei pastaĵon kiu poste rostiĝas. Ekzistas ankaŭ koftoj el fiŝaĵo kaj el legomoj anstataŭ viando, speciale en Barato. Ili povas esti kuiritaj surgrile, vaporumitaj, lante kuiritaj aŭ marinitaj, kaj povas esti servataj kun tre spicitaj saŭcoj. Ĉiuj ĉi variantoj troviĝas en Nord-Afriko, ĉe la Mediteraneo, Centra Eŭropo, Azio, Kaŭkazio kaj Barato. Laŭ esploro entreprenita en 2005 fare de kompanjo pri nutraĵ-farado, nur en Turkio ekzistas ĉirkaŭ 291 malsamaj koftoj kie ĝi tre popularas.

Nomoj redakti

 
Turka kofto el Akçaabat, Trabzon.

Vidu ankaŭ redakti