Kojlo (latine colon) estas parto de la dika intesto ekde la cekumo ĝis la rektumo. La kojlo konsistas el 4 partoj, nomataj ascenda, transversa, descenda kaj sigmoida kojloj. Se la kojlo inflamiĝas, oni parolas pri kojlito kaj okaze de forigo de la tuta kojlo pri kolektomio.

Se oni alkudras la descendan kojlon al la korpoekstero, kreante artefaritan anuson, oni parolas pri kojlostomio.

Vidu ankaŭ redakti

   

La homa dika intesto:

  1. ascenda kojlo (Colon ascendens)
  2. transversa kojlo (Colon transversum)
  3. descenda kojlo (Colon descendens)
  4. sigmoido (Colon sigmoideum)
  5. rektumo (Rectum), ne estas parto de la kojlo