Kojneo (lingvoscienco)

En lingvoscienco, kojneo (κοινή komuna en la greka) estas norma lingvodialekto, kiu elmerĝiĝis el kontakto inter du aŭ pliaj reciproke kompreneblaj variaĵoj (dialektoj) de la sama lingvo.[1][2]

Ĉar parolantoj jam komprenis unu la alian antaŭ ol la alveno de la kojneo, la kojneiga procedo ne estas tiom drasta, kiom piĝinigado kaj kreoligado. Malsame de piĝinigado kaj kreoligado, ne ekzistas "celo" en la formigado de kojneo. Ĝi havas kontinuecon tiel, ke parolantoj ne devas abandoni siajn lingvajn variaĵojn.

Normalan influon inter najbaraj dialektoj oni ne rigardas kiel kojneigadon. Kojnea variaĵo elmerĝiĝas kiel nova parolata variaĵo aldona al la originaj dialektoj; ĝi ne ŝanĝas iun ekzistan dialekton. Tio apartigas koineigadon de la normala evoluado de dialektoj.[3]

La terminon 'kojneo' (kiu signifas 'komuna' en la greka) oni unue uzis por referenci la formon de la greka lingvo, nome la kojnea greka lingvo, uzata kiel lingvafrankao dum la helena kaj romia periodoj.[4] Ĝi elmerĝiĝis kiel miksita idiomo inter la ordinaraj homoj en Pireo, la marporto de Ateno, kie loĝis grekoj el malsamaj partoj de la Mediteraneo.[5][6]

Referencoj redakti

  1. Weinreich (1953)
  2. Singler (1988)
  3. Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso, IGPP Center for the Study of Evolution and the Origin of Life. (1994) Creative Evolution, Life Science Series, p. 81. ISBN 9780867209617.
  4. Siegel, 1985, p.358; Bubenik, 1993, Dialect contact and koineization: the case of Hellenistic Greek.
  5. Thomson, 1960, p.34, citita en Siegel, 1985, p.358
  6. Thomson, 1960, The Greek language. Cambridge: W. Heffer & Sons.