Kokardo laŭ PIV estas

  1. insigno en formo de disketo aŭ banteto, kiun oni [ofte] portas ĉe la ĉapelo (ekzemploj estus la franca revolucia kokardo de 1789 aŭ la lega kokardo de la servistoj de la Brita Krono), kaj
  2. banto el rubando, uzata inter virinoj kiel ornamo.

Ĝenerale kokardoj - laŭ la unua difino de la vorto - do estas "cirkla flago" aŭ "cirkla blazono", kaj reprezentas nacian ŝtaton, armeon aŭ specifan grupon organizitan.

franca kokardo trikolora

En Francio, la kokardoj ludis grandan rolon dum la Franca revolucio de 1789: Komence la diversaj revoluciulaj grupoj havis diversajn kokardojn, sed rapide plejpopulariĝis la kokardo trikolora, kiu estas bildigita dekstre. Ĝin adoptis ankaŭ la franca reĝo Ludoviko la 16-a. Rapide la kokardo trikolora iĝis simbolo de franca patriotismo. Porti ĝin iĝis deviga la 8-an de julio 1792 por la viroj, la 21-an de septembro 1793 por la virinoj. Malobeo al tiu regulo sekvigis ok-tagan restadon en malliberejo. Kiel signo de kontraŭeco, la kontraŭ-revoluciuloj portis, aparte en la regionoj Bretonio kaj Vendeo, kokardon blankan - en la koloro de la franca reĝo. Post la mortigo de la diktatoriĝinta revoluciulo Robespierre, la ne-porto de la trikolora kokardo ne plu estis punata, kvankam teorie la porto daŭre restis deviga almenaŭ ĝis la jaro 1796[1].

La vorto kokardo - respektive la franclingva ekvivalento "cocarde" - de tiam estis ofte uzata de naciistoj aŭ respublikistoj francaj. La naciista verkisto Maurice Barrès ekzemple gvide redaktis ĵurnalon kun la titolo "La Cocarde". Verkistojn kaj kanzonistojn, kiuj fine de la 19-a jarcento havis aparte naciisman elanon, oni nomis "cocardiers", do "kokarduloj".

Ekde la komenco de la 20-a jarcento, la kokardoj estas esence uzataj por indiki la naciecon de armeaj aviadiloj: Malmultaj el tiuj "kokardoj" ne plu havas cirklan formon (ekzemple tiu de Estonio estas triangulo kaj tiu de Germanio estas speco de kruco), sed la granda plejmulto jes ja daŭre havas klasikan cirklan kokardoformon).

Notoj kaj fontoj redakti

  1. Albert Mathiez, Les origines des cultes révolutionnaires, 1789-1792 ("La originoj de la kulturoj revoluciaj, 1789 ĝis 1792", eldonita dum 1904.