Kokcigo estas triangula osto en la homa korpo. Ĝi konsistas el kunfandiĝo de tri-kvar kokcigaj vertebroj kaj situas sub la sakro. Ĝi estas ekvivalento de la vosto ĉe aliaj bestoj. Parto de la granda glutea muskolo fiksiĝas al ĝia alekstera bordo.

Homa anatomio: Kokcigo (latine Coccyx)