Koks Bazar (bengale যশোর) estas marborda urbego, fiŝkapta haveno, turismocentro en Bangladeŝo en Ĉitagongo (regiono). La urbego estas ĉefurbo de la samnoma distrikto kaj la plej suda urbego de la lando. Historiaj nomoj de Koks Bazar estis Panova, kies laŭlitera tradukado signifas "flavan floron", la alia malnova nomo estis "Palongkee". La moderna loknomo derivas de ŝipkapitano Hiram Cox, kiu helpis al la rifuĝintoj en la areo. El la kolonia erao nur tiu angleca urbonomo restis origine.

Koks Bazar
urbego • urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 167 477  (2011) [+]
Loĝdenso 258 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 35′ N, 92° 1′ O (mapo)21.58333333333392.016666666667Koordinatoj: 21° 35′ N, 92° 1′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 649 km² (64 900 ha) [+]
Horzono UTC+06:00 [+]
Koks Bazar (Bangladeŝo)
Koks Bazar (Bangladeŝo)
DEC
Koks Bazar
Koks Bazar
Situo de Koks Bazar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cox's Bazar [+]
vdr

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 167 477 loĝantoj sur areo de 649 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 258 loĝantoj/km².

Vojo en Koks Bazar
Mapo pri Bangladeŝo, kie Koks Bazar estas videbla plej sude kiel Cox's Bazar
Marborda strando en Koks Bázár

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Koks Bazar situas laŭ la Bengala Golfo en la sudorienta parto de la lando sur ebenaĵo. Ĉitagongo troviĝas 106, Dako 312 km [2].

Historio redakti

 
Poŝtejo en Koks Bazar
 
Pagodo en Koks Bazar

Koks Bazar estis unue establita en 1854 kaj iĝis municipo en 1989. En 1971 la pakistana mararmeo profitis la havenon, tial okazis tie bataloj dum la sendependiĝo.

Ekonomio redakti

Ĉe Koks Bazar etendiĝas unu el la plej longaj marbordaj sablaj strandoj de la mondo (120 km). Hodiaŭ la urbego estas unu el la plej vizititaj turistlokoj en Bangladeŝo, kvankam ne grava internacia turistloko. Alia ofta okupiĝo estas la fiŝkaptado (ne nur fiŝoj, sed diversaj marbestoj). La industria sektoro konsistas el produktadoj de saloj, teksaĵoj, lignaĵoj.

Trafiko redakti

Koks Bazar havas trairan laŭmarbordan ĉefvojon, fervojan linion, lokan flughavenon.

Klimato redakti

Koks Bazar situas en la tropika klimato kun influo de musonoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 16-35 °C. Jare pluvas po 3524 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter aprilo-novembro.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti