Koktebelo

loĝloko en Krimeo

Koktebelo (ruse Коктебель, ukraine Коктебель, krime-tatare Köktöbel) estas urbotipa loĝloko en la orienta parto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo.

Koktebelo
urbotipa loĝloko en Ukrainio • urban-type settlement in Russia • setlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 98186
Demografio
Loĝantaro 2 807  (2014) [+]
Loĝdenso 322 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 58′ N, 35° 14′ O (mapo)44.9635.240555555556Koordinatoj: 44° 58′ N, 35° 14′ O (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Areo 8,71168 km² (8 71. 168 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Koktebelo (Krimeo)
Koktebelo (Krimeo)
DEC
Koktebelo
Koktebelo
Situo de Koktebelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Koktebel [+]
vdr
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Koktebelo
ruse Коктебель
ukraine Коктебель
krime-tatare Köktöbel
Apartenas al: Teodozia municipo, Koktebela komunumo
Koordinatoj: 44° 58′ N, 35° 14′ O (mapo)44.9635.240833333333Koordinatoj: 44° 58′ N, 35° 14′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~ 30-80 m
Areo: 0,8169 km²
Loĝantaro:
— Loĝdenso:
2 841 (laŭ 2001)
3477,8 hom/km²
Poŝtkodoj: 98186
Telefonkodo: +380-6562
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Planerskoje (1948—1991)

Oficiala paĝaro nekonata

Koktebelo (Krimeo)
Koktebelo (Krimeo)
DMS
Koktebelo
Koktebelo
Koktebelo
Situo de Koktebelo sur la mapo de Krimeo
vdr
La panoramo de la urbo Koktebelo

Administre la loĝloko apartenas al la Teodozia municipo kaj troviĝas 20 kilometrojn sud-okcidente de Teodozio ĉe la aŭtovojo Teodozio-Aluŝto. Koktebelo troviĝas en tre pitoreska parto de Krimeo, ĉe la Nigra maro, apud la vulkana masivo Karadago. La loĝloko estas fama kaj populara ripoz- kaj kurac-loko, kaj ankaŭ grava kultura centro (ĝi estis la loĝ- kaj renkontiĝ-loko por multaj rusaj artistoj, kiel Maksimilian Voloŝin, Marina Cvetajeva, Osip Mandelŝtam, Andreij Belij k.a.).

Etimologio de la nomo redakti

Ekzistas du ĉefaj versioj pri la etimologio de la nomo Koktebelo. Laŭ la unua versio la krime-tatara vorto Köktöbel tradukendas kiel "lando de bluaj montetoj" (kök — griz-blua, töbe — monteto, el — lando, teritorio). Tiun "poezian" version subtenas la plimulto de la regionstuda literaturo.

Tamen pli verŝajna estas la alia versio. La vorto töbel en la krime-tatara lingvo signifas "steleto sur la frunto de besto". La vortkombino kök töbel laŭ tiu ĉi versio signifas "griza [ĉevalo] kun steleto sur la frunto". Tiun version konfirmas la fakto, ke ĝis la mezo de la 20-a jarcento en la Ĝankoja distrikto ekzistis la vilaĝo Karatobel (qara töbel - "nigra [ĉevalo] kun steleto sur la frunto"). Verŝajne kaj Koktebel, kaj Karatobel estas la nomoj de la kipĉakaj familioj, kiuj mezepoke nomadis en la stepa parto de Krimeo.

Historio redakti

La valoj ĉirkaŭ la monto Karadago estis loĝataj jam en la antikva tempo. La pli-malpli signifa loĝloko aperas ĉi tie jam en la frua mezepoko. Fine de la 19-a jarcento Koktebelo estis mezgranda vilaĝo, loĝata plejparte de krime-tataroj kaj bulgaroj. La moderna Koktebelo estas unuiĝo de la krime-tatara vilaĝo Koktebelo, la bulgara vilaĝeto Barakol, la greka vilaĝeto Armutluk, la rusa vilaĝeto Kordon kaj la somerdoma loĝloketo ĉe la bordo de la Koktebela golfo.

Fine de la 19-a jarcento Koktebelo iĝas populara ripoz-loko, kiam la loka bienulo Eduard Andrejeviĉ Junge komencis vendi siajn terpecojn por somer-domaj teritorioj. Diverstempe en la loĝloko loĝis multaj famaj artistoj, tamen la plej fama loĝanto de Koktebelo estas la rusa poeto M. Voloŝin, kiu dediĉis al Koktebelo kaj ĝenerale al la orienta parto de Krimeo multajn siajn versaĵojn.

En la 1920-aj/1930-aj jaroj Koktebelo iĝas centro de deltaplanismo (pro la fakto, ke sur la apuda altebenaĵo Uzun-Sirt estas bonaj ventoj). Tial en la jaro 1945 ĝi ricevis la nomon Planerskoje. Ekde la jaro 1963 Koktebelo havas la statuson de urbotipa loĝloko kaj apartenas al la Teodozia municipo. Ekde 1979 ĝi apartenis al la Sudaka distrikto, sed en la jaro 1991 ĝi estis renomita Koktebelo kaj resubigita al la Teodozia municipo.

Loĝantaro redakti

En la jaro 2001 en Koktebelo loĝis 2841 homoj. Ĉ. 50% de ili estis rusoj, ĉirkaŭ 36 % - ukrainoj; en la loĝloko loĝas ankaŭ krime-tataroj, bulgaroj, grekoj, germanoj kaj reprezentantoj de multaj aliaj nacioj.

Ekonomio redakti

La ĉefa branĉo de la ekonomio estas la ripoz- kaj kurac-industrio. Koktebelo estas fama kaj populara ĉemara perklimata kuracloko. Krome, en la loĝloko estas kelkaj vin- kaj konjak-farejoj.

Transporte Koktebelo estas ligita al Simferopolo, Sudako, Kerĉo kaj Teodozio per busa trafiko.

Socia sfero redakti

En la loĝloko estas 1 mezlernejo, polikliniko, art-lernejo, kulturdomo, biblioteko, kelkaj ripozejoj. En Koktebelo konserviĝis la domo-muzeo de M. Voloŝin. Aldone, en la loĝloko estas muzeo de deltaplanismo.

Apud Koktebelo troviĝas la Karadaga natur-rezervejo.

Bildgalerio redakti

 
Vido al Koktebelo
 
La koktebela kajo
 
marborda impreso
 
la plaĝo

Eksteraj ligiloj redakti