Kolín

distrikta urbo en Ĉeĥio

Kolín estas urbo en la mezbohemia regiono de Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 33 289 loĝantoj (2023).

Kolín
germane Kolin, germane Köln an der Elbe
urbo
Konstruaĵo de urbodomo en Kolín
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kolín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Kolín
Administra municipo Kolín
Historia regiono Bohemio
Riveroj Elbo, Klejnárka
Situo Kolín
 - alteco 220 m s. m.
 - koordinatoj 50° 01′ 41″ N 15° 12′ 05″ O / 50.02806 °N, 15.20139 °O / 50.02806; 15.20139 (mapo)
Areo 34,97 km² (3 497 ha)
Loĝantaro 33 289 (2023)
Denseco 951,93 loĝ./km²
Tabulo Mezelba tabulo
Unua skribmencio 1261
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 280 02
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0204
NUTS 5 CZ0204 533165
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 10
Bazaj setlejunuoj 42
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kolín
Retpaĝo: www.mukolin.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Preĝejo de sankta Bartolomeo
Bastiono de mezepoka fortikaĵo

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ovčáry (distrikto Kolín), Veltruby, Pašinka, Tři Dvory, Starý Kolín, Křečhoř, Polepy (distrikto Kolín), Radovesnice I, Nová Ves I, Nebovidy (distrikto Kolín) kaj Kbel (distrikto Kolín).

Historio redakti

Ĉe enfluejo de rivero Klejnárka en Elbon, en loko de kolonigita vilaĝo Nový Kolín (Nova Kolín), kiu havis komunan preĝejan talenton kun proksima Starý Kolín (Malnova Kolín), fondis ĉirkaŭ la jaro 1257 Přemysl Otakar la 2-a pli junan vilaĝon, kiu ricevis nomon Kolín. La nova urbo elkreskis sur regula bazplano, kies centro estis longforma placo kun plurbloka konstruaĵaro en suda parto. El la tempo de la fondo de la urbo estas konataj nur tri masonitaj konstruaĵoj: paroĥeja preĝejo, urbodomo kaj jam neekzistanta dominikana monaĥejo kun preĝejo de sankta Virgulino Mario. La urbo estis ankaŭ fortikigita antaŭ la jaro 1261 per duzonaj remparoj, malfermitaj per tri pordegoj. La remparoj estis detruitaj en la 1-a duono de la 19-a jarcento, konserviĝis nur restaĵoj de muroj en la suda parto de la urbo.

Dominaĵo de Kolín estas preĝejo de sankta Bartolomeo, kies konstruado estis komencita en 1261 kaj ĝi daŭris ĝis la fino de la 13-a jarcento. En la jaro 1349 incendio difektis la preĝejon, al kies renovigo dediĉin monon imperiestro Karolo la 4-a. Komence de la 15-a jarcento trafis la urbon baldaŭ post si du grandaj incendioj (1413 kaj 1416), post kiu komenciĝis masonita konstruado de burĝaj domoj en la okcidenta parto de la placo. Dum husanaj militoj estis detruita dominikana preĝejo kaj en la liberigita spaco konstruis kolína hetmano Bedřich el Strážnice en la jaroj 14371448 gotikan burgon, el kiu konserviĝis portaloj, pordego kaj restaĵoj de muroj. En la 16-a jarcento la burgo estis alikonstruita al renesanca kastelo, pli malfrue ĝi estis reguligita barokstile kaj en la 19-a jarcento ĝi estis ŝanĝita en bierfarejon.

La urbo estis ofte suferigata de incendioj, tial renesancaj reguligoj estis rekovritaj per reguligoj barokaj, kiuj okazis post incendio en 1743. Tiam estis stile unuiĝinta ankaŭ aspekto de stratoj. Sudokcidente de la placo ekloĝis juda komunumo, el kies gheto konserviĝis tombejo kun tombŝtonoj el la 15-a ĝis la 19-a jarcentoj.

Regiona muzeo proponas ekspoziciojn pri la historio de la urbo kaj ĝi rememorigas ankaŭ famajn naskintojn el Kolín, inter kiuj apartenis rožmberka regento Jakub Krčín el Jelčany kaj Sedlčany (15351604), „la plej granda el pierotoj“ mimo Jean Gaspar Debureau (17961846), poeto Josef Svatopluk Machar (18691943) kaj pentristo Rudolf Kremlička (18861932). Longajn jarojn agadis en la urbo kapelestro František Kmoch, por honorigi lin ĉiam en junio okazas festivalo de blov-orkestroj nomata Kmochův Kolín (Kolín de Kmoch).

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18699 473
188011 636
189014 481
190016 339
191018 138
192118 029
JaroLoĝantoj
193018 488
195020 507
196123 475
197026 796
198030 921
199131 595
JaroLoĝantoj
200130 258
201231 020
201431 026
201630 995
201731 123
201831 355
JaroLoĝantoj
201931 690
202031 973
202131 950
202232 046
202333 289

Transporto redakti

Tra Kolín gvidas grava elektrizita fervoja linio por trajnoj de Ostrava kaj Brno en direkto Prago kaj male.

Vidu ankaŭ redakti