Kolĥida hedero

(Alidirektita el Kolĉida hedero)

Kolĥida hedero, Hedera colchica, ankaŭ kaŭkazia hedero, estas specio de florplanto de la genro Hedera el la familio Araliacoj. La epiteto colchica aludas al Kolĥido, nome antikva nomo kiun oni uzis por antikva lando sur la orienta marbordo de la Nigra Maro kaj en la Kaŭkazia regiono, kaj de tie la traduka nomo Kolĥida hedero, eĉ se la specio ekzistas ankaŭ en Anatolio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolĥida hedero
Hedera colchica, folioj, kaj floroj
Hedera colchica, folioj, kaj floroj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Araliacoj Araliaceae
Genro: Hedero Hedera
Specio: Kolĥida hedero, Hedera colchica
(K.Koch) K.Koch
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas indiĝena en Mezoriento. Pro tio estas ofte nomata Persa hedero[1]kolĥida hedero.[2] Ĝi estas daŭrfolia ĉiamverda arbedo, nome rebo kaj pli precize liano, kiu rampas aŭ grimpas 20 al 30 m per kroĉradiketoj sur arbojn, murojn, klifojn kaj similajn (ili ne estas parazitaj plantoj). En varmaj klimatoj, ĝi kreskas pli rapide kaj establiĝas pli rapide ol aliaj specioj de la genro.

Priskribo redakti

Ili havas manforme lobajn kaj forkoformajn foliojn kaj kvinnombrajn, epiginajn, verdecajn florojn en umbelo. La fruktoj estas bulformaj kaj nigraj se maturaj.

La folioj estas alternaj, kaj de du tipoj, el kiuj unu de palmoformaj kvin-lobaj junulaj folioj ĉe grimpantaj tigoj, kaj alia de senlobaj korformaj maturaj folioj, laŭrecaj, sur fekundaj flortigoj eksponitaj al plena sunlumo, kutime alte en kanopeoj aŭ sur la pinto de rokejoj. Tigoj estas verdaj. La folioj estas la plej grandaj el ĉiuj hederoj nome 15 cm larĝaj kaj 25 cm longaj.

La floroj aperas el fino de somero ĝis la fino de aŭtuno, individue malgrandaj, verdecaj, produktitaj en grandaj nombroj en umbeloj, kaj tre riĉa en nektaro, grava nutrofonto por abeloj kaj aliaj insektoj. Ĝi floras en septembro kaj fruktoj formiĝas dum aŭ post vintro. La fruktoj estas bulformaj (beroj) kaj nigraj se maturaj. Ili estas grava nutrofonto por multaj birdoj. Estas el po unu al kvin semoj en ĉiu bero, kiuj estas disigitaj fare de birdoj kiuj englutis la berojn.[3]

Notoj redakti

  1. "Persian Ivy". Retejo de BBC. [1] Alirita la 15an de Junio 2018.
  2. "Hedera colchica AGM". Royal Horticultural Society. [2] Alirita la 15an de Junio 2018.
  3. Plant of the Week on www.davisla.wordpress.com. Alirita 7a de Junio 2012.