Kola duoninsulo

duoninsulo en nordokcidenta Rusio, inter la Barenca kaj la Blanka Maroj

Duoninsulo Kola estas granda duoninsulo en nordokcidenta parto de Rusio, sur regiono de Murmansko. Ĝia areo estas ĉirkaŭ 100.000 km2. Ĝi havas la etendiĝon de 300 kmx400 km inter la Blanka kaj la Barenca maroj. Ĝi estas geologie parto de la Balta ŝildo, konsistas el prekambriuma granito kaj gnejso. La duoninsulo riĉas je lagoj, riveroj.

Kola duoninsulo
duoninsulo [+]

LandoRusio

AkvejojBarenca maro, Blanka maro

Koordinatoj68° 0′ 0″ N, 36° 0′ 0″ O (mapo)6836Koordinatoj: 68° 0′ 0″ N, 36° 0′ 0″ O (mapo)
Areo100 000 km² (10 000 000 ha) [+]


Kola duoninsulo (Rusio)
Kola duoninsulo (Rusio)
DEC
Kola duoninsulo
Kola duoninsulo

Map
Kola duoninsulo
Vikimedia Komunejo:  Kola Peninsula [+]
vdr
Situo de la duoninsulo Kola inter la Barenca maro kaj la Blanka maro

Preskaŭ la tutan duoninsulon kovras norde muska kaj likena tundro, kun arkta nana betulo, pli sude etendiĝas marĉa tajgo kun betulo, piceo, pino. La grundo estas maldika kaj havas malbonan kvaliton.

Ekonomie plej gravas la minado de apatito (uzata por fosforaj sterkoj), sed ankaŭ nefelinito (por aluminio), zirkonio, niobio.

Plej granda urbo de la duoninsulo estas Murmansko kun senglacia haveno.

La areo estas maldense loĝata, ĉefe ĉe la bordoj, kie oni fiŝkaptas. En la interna parto de la duoninsulo vivas sameoj kaj okupiĝas pri bredado de norda cervo.