Kolar, kanare ಕೋಲಾರ estas urbego en distrikto Kolar (kie Kolar estas distrikta sidejo), en subŝtato Karnatako, en suda Barato. La urbego estas konata pro sia laktoproduktado kaj la orminejoj.

Kolar
City in India • setlejo
Administrado
Poŝtkodo 563101
Demografio
Geografio
Geografia situo 13° 8′ N, 78° 8′ O (mapo)13.13333333333378.133333333333Koordinatoj: 13° 8′ N, 78° 8′ O (mapo) [+]
Alto 821 m [+]
Areo 46,56 km² (4 656 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Kolar (Karnatako)
Kolar (Karnatako)
DEC
Kolar
Kolar
Situo de Kolar
Kolar (Barato)
Kolar (Barato)
DEC
Kolar
Kolar
Situo de Kolar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kolar [+]
vdr
Ministaj domoj

Geografio redakti

Kolar situas en altebenaĵo en averaĝa alteco 849 metrojn de la marnivelo. Robertsonpet troviĝas 24, Hosur 56, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 63, Ĉittur 106, Mumbajo 862, Kolkato 1507, tutlanda ĉefurbo Delhio 1727 kilometrojn (aere) [1].

 
Ormineja kirko

Demografio redakti

En 2011 populacio de Kolar estis 138 462. La legopovo estis 84%.

Historio redakti

Inter 350-550 post Kristo la nuna loko de Kolar estis jam ĉefurbo de regno. En la 11-a jarcento la urbo estis konkerita de la Ĉola dinastio, baldaŭ regis pluraj reĝoj, sultanoj, fine la britoj inter 1768-1947. Ekde la malfrua 19-a jarcento la minado de oroj disetendiĝis en la areo.

Ekonomio redakti

Ekde la malfrua 19-a jarcento ĝis 2001 okazis la orminado, poste la laktoproduktado graviĝis.

Religio redakti

Laŭ la barata censo en 2001 la hinduismo estas la plimulta religio en Kolar kun 51%. Estas ankaŭ islamanoj (46%) kaj kristanoj (2%).

Lingvoj redakti

Laŭ la censo en 2001 la ĉeflingvo estas en Kolar kiel oficiala lingvo la kanara lingvo.

Eduko redakti

Kolar estas signifa universitata urbo, krome estas medicina kaj agrikultura kolegio.

Klimato redakti

En Kolar jare pluvas averaĝe 879 mm. Inter aŭgusto-oktobro pli ofte pluvas, en januaro kaj februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 18-30  °C.

Trafiko redakti

Kolar havas trairan fervojan linion kaj plurajn vojojn ĉiudirekte. Enurbe aŭtobusoj, taksioj kaj motorrikiŝoj liveras la pasaĝerojn.

 
Maŭzoleo

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans