Kolasujo {en keĉua Qulla Suyu, en ajmara Qullasuyu) estis la plej granda kaj plej suda el la "suju" de la Inkaa imperioTaŭantinsuju, nome la plej granda el ties teritorioj.

Kolasujo
Geografia regiono
Suyu • eksa administra teritoria unuo [+]

LandojPeruo, Ĉilio, Bolivio



vdr
Situo de Qullasuyu en la Inkaa imperio.
Sillustani, en la departemento Puno (Peruo).

Ĝi etendis sude de Kuzko (Peruo), la Andoj kaj Altiplano de Bolivio, ĝis la bordoj de la rivero Maule, sude de la aktuala Santiago de Chile, kaj ekde la marbordoj de la Pacifiko ĝis la ebenaĵoj de la teritorioj de la nuna Santiago del Estero, en la aktuala Argentino.

La kerna centro de la Kolasujo estis situanta en la altiplano de Andoj, ĉirkaŭ la lago Titikaka, unu el la regionoj plej dense loĝataj de la Anda Montaro ekde tempo de la ŝtato Tiahuanako.

En la aktualo, la nomo estis uzita de kelkaj movadoj naciistoj de boliviaj indiĝenoj por aludi al la Plurnacia Ŝtato Bolivio aŭ al ties regiono anda de indiĝena majoritato.