Kolaziono
manĝeto manĝata inter tagmezo kaj vespero
Kolaziono estas posttagmeza intermanĝeto inter la tagmeza kaj vespera manĝoj.
En Francio tia kolaziono nomiĝas ankaŭ kvarahora, donita precipe al infanoj kiam ili hejmenvenas je 16:30 post la lerneja tempo. Tia kolaziono povas esti ekzemple pantranĉo kun butero kaj marmelado aŭ ĉokolado. Plenkreskuloj preferas kuketojn kun teo aŭ kafo, se ili libertempas.