Kolegiato estas ĉiu instituto provizita per donacoj kaj rajtoj, destinita al ekleziaj celoj kaj transdonita al klerikala korporacio kun ĉiuj al tiu apartenaj personoj, konstruaĵoj kaj nemoveblaj posedaĵoj.

La kolegiato Melk

Ekesto redakti

La fondintoj de tiuj ĉi institucioj kutime estis reĝoj, dukoj aŭ bonstaraj nobelarfamilioj. Iliaj motivoj estis samtempe religiaj (sekurigo de la propra animsavo) kaj politikaj.

La plej malnovaj institutoj tiaspecaj estas la monaĥejoj, laŭ kies modelo poste formiĝis la kanonika vivo de la klerikoj ĉe katedraloj kaj kolegiataj preĝejoj. Monaĥajn regulojn similas la regularoj de la Kanonikoj Aŭgustenanaj kaj la Premonstratoj. Alie ol en monaĥejo la membroj de klerika kolegiato (kanonikoj) tamen ne estas entute parto de la komunumo, sed rajtas havi privatan posedaĵon kaj enspezojn.

Tipoj redakti

Tiuj kolegiatoj ligitaj kun katedraloj kaj kun ĉefepiskopo aŭ episkopo ĉepinte nomiĝis kolegiataj preĝejoj. La kolegiatanoj loĝis kune en unu domo kaj vivtenis sin per la enspezoj de la kolegiataj bienoj kaj dekonaĵoj. Tiel formiĝis kapituloj, kies membroj, la kanonikoj, sin nomis „kapitulanoj“, „katedralestroj“ aŭ „kolegiatanoj“. Sekve de ofta aliĝo de nobeloj tiuj ĉi evitis jam en la 11-a jarcento la devon de kunloĝado (fermiteco), konsumis siajn prebendojn unuope en apartaj oficloĝejoj, tamen daŭre formis kolegaron distingita per privilegioj kaj enspezoj, kiu ekde la 13-a jarcento devis decidi pri la alpreno de novaj kapitulanoj, estri la administrado de la diocezo je la prizorgado de episkopa sidejo (sedisvakanco) kaj elekti la novan episkopon el siaj vicoj.

Virinaj kolegiatoj redakti

Vd. ĉefartikolo Virina kolegiato

Krom la supre menciitaj kolegiatoj ankaŭ ekzistas virinaj kolegiatoj klerikaj kaj sekularaj. La unuaj ekestis per unuiĝo de regulitaj kanonikinoj kaj similis al monaĥinejoj; je la liberaj sekularaj kolegiatoj (kiel ekzemple EssenGandersheim) tamen la kanonikinoj nur solene votis ĉastecon kaj obeemon al siaj ĉefoj, tamen rajtas edziniĝi, se ili rezignas siajn prebendojn, kaj havas la liberecon, konsumi la enspezojn alfluantajn al ili de la kolegiato, kie ili volas. Nur la prepostino kaj estrino krom malgranda nombro de kanonikinoj kutime restadis en la kolegiata domo. La kolegiativa nobelaro ankaŭ scipovis multfoje akiri la prebendojn de tiuj ĉi kolegiatoj por siaj filinoj, tamen la enpreno ofte ankaŭ dependas de aĉetsumo. Ankaŭ oni kreis kolegiatajn postenojn por filinoj de meritaj oficistoj. La Kanonikinoj de tiuj ĉi "liberaj sekularnobelaraj damokolegiatoj" oni nun kutime nomas kolegiatodamo.

Imperie senperaj kolegiatoj redakti

Antaŭ la sekularigo dekretita de la Regna deputacia fina akto je la 25-a de februaro 1803 la germanaj princepiskoplandoj Mainz, Trier, Köln, Salzburg, Bamberg, Würzburg, Worms, Eichstätt, Speyer, Konstanz, Augsburg (Aŭgsburgo), Hildesheim, Paderborn, Freising, Regensburg (Ratisbono), Passau, Trient (Trento), Brixen (Bressanone), Basel (Bazelo), Monastero, Osnabrück, Lüttich (Lieĝo), Lübeck (Lubeko) kaj Chur samkiel kelkaj prepostejoj (Ellwangen, Berchtesgaden ktp.) kaj princigitaj abatejoj ("gefürstete Abteien": Fulda, Corvey, Kempten ktp.) posedis suverenecon kaj voĉdonrajton ĉe la imperia dieto („Reichstag“), kial ili ankaŭ nomiĝis imperie senperaj kolegiatoj kaj samrangis kun princlandoj. En aliaj landoj la kolegiatoj neniam akiris tiom da potenco.

Membriĝo redakti

Ĉe la senperaj princepiskopujoj la katedralaj kanonikoj devis pruvi sian kolegiatan kapablon per 16 prauloj; tiel la kolegiatoj estis fariĝintaj prizorgaj institutoj por la pli junaj filoj de la nobelaro. Dum kiam tiuj ĉi nobelaj kapitulanoj rezervis al si la uzon de de ĉiuj rajtoj el siaj kanonikecoj, oni surmetis la sakralajn funkciojn sur la regulajn kanonikojn, kaj tial oni diferencas inter la sekularaj kanonikoj (Canonici sæculares), kiuj estas la veraj kanonikoj, kaj la regulaj kanonikoj (Canonici regulares).

Post la reformacio redakti

 
Reformita katedralkolegiato S-taj Petro kaj Paŭlo en Bardowick 1720

Ankaŭ en la landoj, kiuj protestantiĝis dum la reformacio, la kolegiato kaj katedralaj kapituloj plejofte transdaŭris, tamen sen episkopo kaj sen suvereneco, kaj iliajn enspezojn oni fordonis kiel sinekuroj. Esceptoj estis nur la tute protestanta princepiskopujo Lübeck kaj la kapitulo Osnabrück konsista el miksitaj kapitulanoj. Nun ĉiuj kolegiatoj estas peraj, do submetitaj la suverenecon de la respektiva suvereno. La sekularigitaj kaj protestantiĝintaj kolegiatoj ofte tenis siajn proprajn konstituciojn kaj administraciojn; plejofte tamen iliaj prebendoj estis transformitaj en pensionojn foje ligitajn kun erudiciaj postenoj. En la iama Prusio estas rimarkindaj la evangelia katedralkapitulo en Brandenburgo ĉe Havel samkiel la Vereinigten Domstifter (unuiĝintaj katedralkapituloj), kiu fondiĝis en 1930 kiel fondaĵo publikjura el la katedralkapituloj en Merseburg kaj Naumburg samkiel la kolegiato en Zeitz.

En Aŭstrio la plej multaj monaĥejoj ankoraŭ hodiaŭ nomiĝas ‚Stift‘.

 
Katedrala kolegiato Bautzen: detalo en la portalo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti