Kolinda Grabar-Kitarović

prezidanto de Kroatio

Kolinda GRABAR-KITAROVIĆ (kȏlǐndǎ gr̩abâr̩ kitǎːr̩oʋit͡ɕ; naskiĝis la 29-an de aprilo 1968 en Rijeko) estas kroata diplomato kaj politikisto. Post ŝia venko en 2015 dum la kroata prezidenta balotado, ŝi fariĝis la 4-a prezidento de Kroatio la 19-an de februaro 2015.[1] Ŝi estas la unua virino kun la titolo de prezidento de Kroatio.[2]

Kolinda Grabar-Kitarović
Kolinda Grabar-Kitarović, 2015
Kolinda Grabar-Kitarović, 2015
Persona informo
Kolinda Grabar-Kitarović
Naskiĝo 29-an de aprilo 1968 (1968-04-29) (55-jaraĝa)
en Rijeko,  Kroatio
Religio katolikismo vd
Lingvoj kroataanglahispanaportugala vd
Ŝtataneco Kroatio vd
Alma mater Faculty of Humanities and Social Sciences, University of Zagreb • Zagreba universitatoUniversitato George Washington • Los Alamos High School vd
Partio Kroata Demokrata Unio vd
Subskribo Kolinda Grabar-Kitarović
Familio
Edz(in)o Jakov Kitarović vd
Infanoj Katarina Kitarović • Luka Kitarović vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
4-a prezidanto de Kroatio
Dum feb 2015 - feb 2020
Antaŭulo Ivo Josipović
Sekvanto Zoran Milanović
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kolinda Grabar-Kitarović, 2014
Prezidento de Kroatio Grabar-Kitarović kun la Usona Ministro de Eksterlandaj Aferoj John Kerry, 2016
Prezidento de Kroatio Grabar-Kitarović kun Prezidento de Israelo Reuven Rivlin

De 2011 ĝis 2014 ŝi servis kiel asistanto de la Ĝenerala Sekretario por Publika Diplomatio ĉe NATO.[3] Ŝi estas la unua virino iam ajn nomumita en la pozicio de asistanto de la Ĝenerala Sekretario ĉe NATO. Antaŭe ŝi estis ministro pri Eksterlandaj Aferoj en Kroatio de 2005 ĝis 2008 kaj ambasadoro de Kroatio en Usono de 2008 ĝis 2011.

Grabar-Kitarović estas membro de la konservativa partio Kroata Demokrata Unio ekde 1993 kaj estas unu el tri kroataj membroj de la Triflanka Komisiono.[4]

Frua vivo kaj edukado redakti

Kolinda Grabar naskiĝis la 29-an de aprilo 1968 en Rijeko, Jugoslavio, al Dubravka kaj Branko Grabar.[5] Ŝi grandiĝis plejparte en la vilaĝo de siaj gepatroj, Lopač, kie la familio posedis viandistan butikon kaj ranĉon.

Kiam ŝi estis  studento en mezlernejo, ŝi petis aliĝon al studenta interŝanĝa programo kun Usono, kien ŝi iris je la aĝo de 17 jaroj kaj poste diplomiĝis en mezlernejo de Los Alamos, Nova-Meksiko.[6]

Post ŝia reveno al Jugoslavio, ŝi fariĝis studento de la Fakultato de Homaj kaj Sociaj Sciencoj, Universitato de Zagrebo, kaj diplomiĝis en 1992 kun Diplomo de Artoj en la angla kaj hispana lingvoj kaj literaturoj. De 1995 al 1996, ŝi ĉeestis la diploman kurson ĉe la Diplomatia Akademio de Vieno. En 2000 ŝi akiris la gradon de Majstro pri internaciaj rilatoj de la Fakultato de Politika Scienco ĉe la Universitato de Zagrebo.

Dum la jaroj 2002–2003 ŝi ĉeestis en la Georgo Vaŝingtono Universitato kiel Fulbright-scienculo.[7][8] 

Kariero redakti

En 1992, Grabar-Kitarović fariĝis konsultanto ĉe la internacia kunlabora departemento de la Ministerio pri Scienco kaj Teknologio de Kroatio.[9] En 1993 ŝi aliĝis al la Kroata Demokrata Unio.[10] En la sama jaro ŝi moviĝis al la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj fariĝis konsultanto. Ŝi iĝis la kapo de la nord-amerika departemento de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj en 1995 ĝis 1997. La saman jaron ŝi komencis labori ĉe la kroata ambasadejo en Kanado kiel diplomatia konsilisto ĝis oktobro 1998 kaj tiam kiel ministro-konsilisto.[11] Ŝi restadis en Kanado ĝis 2000.

Prezidenta kandidateco redakti

La ĉiutaga ĵurnalo Jutarnji List skribis artikolon en septembro 2012 kaj deklaris ke Grabar-Kitarović estas konsiderata kiel ebla kandidato por la kroata prezidenta balotado en 2015 proponita de la Kroata Demokrata Unio (HDZ).[12][13] Ŝi estis konfirmita meze de 2014 kiel la oficiala kandidato de HDZ por la prezidenteco, iranta kontraŭ la tiama prezidento Ivo Josipović kaj du aliaj kandidatoj.[14] La tagon de balotadoj en decembro 2014, Grabar-Kitarovic ricevis 37,22 % el la voĉoj, kaj Josipović ricevis 38,46 %.[15] Pro tio ke neniu kandidato ricevis pli ol 50 % el la totala voĉnombro, dua ciklo de balotoj estis enhorarigita inter Josipović kaj Grabar-Kitarovic post du semajnoj (la aliaj du kandidatoj estis eliminitaj). La dua balotado okazis la 11-an de januaro 2015, kiam Grabar-Kitarović gajnis kun 50,4 % el la voĉoj.[16] Ŝi fariĝis la unua virino elektita kiel prezidento de Kroatio.[17] Ŝi enoficiĝis la 19-an de februaro 2015.[18]

Persona vivo redakti

Grabar-Kitarović  geedziĝis al Jakov Kitarović en 1996 kaj ili havas du infanojn: Katarina (naskiĝinta en 2001) kaj Luka (naskiĝinta en 2003).[19][20] Ŝi parolas la kroatan, la anglan, la  hispanan kaj la  portugalan flue kaj havas bazan komprenon de la germana, franca kaj itala.

Referencoj redakti

  1. Grabar-Kitarovic elected Croatia's first woman president. BBC News.
  2. Croatia Elects Kolinda Grabar-Kitarovic, Country’s First Female President
  3. NATO (2014-08-29). NATO – Biography: Kolinda Grabar-Kitarovic, Assistant Secretary General for Public Diplomacy. NATO.
  4. Kolinda Grabar Kitarović – nova nada Hrvatske
  5. BIOGRAFIJA PRVE ŽENE NA ČELU DRŽAVE. Arkivita el la originalo je 2019-01-07. Alirita 14 January 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-07. Alirita 2022-04-11.
  6. Grabar-Kitarovic to Speak Feb. 14 – News Releases. Library of Congress.
  7. Officials. Alirita 29 December 2014.
  8. GW News Center. gwu.edu.
  9. MVEP: CV of mr.sc. Kolinda Grabar Kitarović
  10. "Bogata karijera prve hrvatske predsjednice: 'Prostrana polja, široke ravnice...'", Dnevnik Nove TV, 2015-01-11. Kontrolita 2015-01-17. (Croatian)
  11. Kolinda GRABAR-KITAROVIC – European Forum Alpbach. alpbach.org. Arkivita el la originalo je 2015-06-27. Alirita 2015-01-26.
  12. Ona je favorit HDZ-a za pantovčak Karamarko: 'Kolinda će biti prva žena na čelu Hrvatske!'
  13. B.V.. Karamarko želi Kolindu Grabar Kitarović za predsjednicu Hrvatske. Dnevnik.hr.
  14. Ivo Josipović ili Kolinda Grabar Kitarović – evo što kaže prvo istraživanje!. Večernji.hr.
  15. Crveno i plavo: Pogledajte kako su glasali vaši susjedi i prijatelji. Večernji.hr.
  16. Grabar-Kitarović gewinnt Präsidentschaftswahlen in Kroatien. der Standard.
  17. Croatians Elect Kolinda Grabar-Kitarovic as Their First Female President. The New York Times.
  18. Croatia elects conservative in presidential election runoff. The Guardian.
  19. Suprug Kolinde Grabar Kitarović konačno izašao iz sjene. tportal.hr.
  20. Moj suprug nije papučar nego moderan muškarac – Gloria.hr. Gloria.hr. Arkivita el la originalo je 2015-06-26. Alirita 2015-01-26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-06-26. Alirita 2015-01-26.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kolinda Grabar-Kitarović en la angla Vikipedio.