La Lago Kolleru (en telugua కొల్లేరు సరస్సు) estas la dua plej granda nesalakva lago situanta en Andra Pradeŝo, Barato. Kolleru situantas inter la deltoj de la riveroj Kriŝno kaj Godavari. Kolleru etendas en du distriktoj - nome Kriŝno kaj Okcidenta Godavari. La lago utilas kiel natura inundevita rezervejo por tiuj du riveroj. La lago estas nutrata rekte de akvo el sezonaj riveroj Budameru kaj Tammileru, kaj estas konektata al la sistemoj de Kriŝno kaj Godavari per ĉirkaŭ 68 inunuejoj kaj kanaloj.

Egretardeoj, ardeoj, blankakapaj mikterioj kaj ibisoj are mile ĉe la lago Kolleru, Andra Pradeŝo, Barato.

Tiu lago estas grava turisma allogaĵo. Multaj birdoj migras tie vintre. Kelkaj el tiuj estas gruoj, ibisoj, la Blankakapa mikterio, la Makulbeka pelikano ktp., nome grava habitato por ĉirkaŭkalkulitaj 20 milionoj da birdoj kaj loĝantoj kaj migrantoj. La lago estis deklrita kiel natura rezervejo en novembro de 1999 laŭ la barata Wildlife Protection Act of 1972, kaj eniris en la Ramsara Listo de Humidejoj de Internacia Gravo en novembro de 2002 laŭ la internacia Ramsar-Interkonsento. La natura rezervejo kovras areon de 308 km².