Koloido (el la greka vorto por gluo) estas likvaĵo kun tre malgrandaj partikloj (0,001 ĝis 1 μm) enmiksitaj. Tia likvaĵo kemie troviĝas meze inter efektiva solvaĵo kaj miksaĵo. Koloida sistemo povas esti solida, likva, aŭ gasa. La terminon kreis la skota kemiisto Thomas Graham en 1861.

Lakto estas emulsia koloido de grasaj globuletoj dispersitaj en akvobaza solvaĵo.