La Kolonja Milito (germane: Kölnischer Krieg, Truchsessicher Krieg) estis konflikto, kiun efektivigis de 1583 ĝis 1588 ĉefe elektepiskopaj kolonjaj kaj bavaraj trupoj. La milito malsukcesigis la provon, ŝanĝi la ĉefepiskopujon Kolonjo en heredeblan, protestantan duklandon.

Detruo de Kastelo Godesburg dum la Kolonja Milito

Fono redakti

 
Gebhardo de Waldburg-Trauchburg, kies konvertiĝo al la kalvinismo ekigis la militon.

Ekigo de la milito estis la konfesia ŝanĝo de la kolonja ĉefepiskopo kaj elektoprinco Gebhardo de Waldburg-Trauchburg, kiu volis ŝanĝi Elektoepiskopujon Kolonjo en profanan princlandon.

Gebhardo la 1a de Waldburg (1547-1601), laŭ germana titolo Truchsess von Waldburg, estis princo-elektisto kaj ĉefepiskopo kolonja. Li studis en Ingolstadt, Dillingen kaj Perugia kaj iĝis katedrala kapitulano en Augsburg jam en 1560, poste en Strasburgo kaj en 1567 en Kolonjo. En 1574 li estis dekano strasburga kaj en 1576 ĉefpastro katedrala en Augsburg, finfine en 1577 ĉefepiskopo kolonja.

Por povi edzinigi grafinon Agnes von Mansfeld (la geedziĝo okazis la 2an de februaro 1583) Gebhard konvertiĝis je kalvinismo en 1582. Li proklamis egalrajtecon de la konfesioj, metis al la kapitulanoj la konfesion je ilia dispono kaj estis tial kulpigata pro la vundado de la Eklezia Rezervo (regulo de la Paco de Aŭgsburgo). Post sia geedziĝo kun la protestanta grafino Agnes Gebhardo estis detronigata kiel ĉefepiskopo, la 1an de aprilo 1583 Papo Gregorio la 13a ekskomunikis lin. Sed la katedrala kapitulanaro rezistis kiam li volis daŭre teni oficialajn postenojn ekleziajn surloke. La germanaj protestantoj ankaŭ ne apogis lin ĉar Gebhard favoris ne la luteranisman, sed la kalvinisman kredon.

Sinsekvo redakti

 
Mapo de Princelektolando Kolonjo. La ŝtataj limoj kaj la riveroj korespondas kun la nuna paso.

En Rejnlando estiĝis sekvatempe akraj militaj konfrontadoj inter la anoj de Gebhardo kaj la elekto-palatinataj trupoj sur la unua same kiel la bavaraj kaj hispanaj trupoj sur la alia flankoj, kiujn la kapitulanaro de Kolonjo formale estis vokinta por helpo, post kiam ĝi la 23an de majo 1583 estis elektinta Erneston de Bavarujo ĉefepiskopo de Kolonjo kiel posteulo de Gebhardo. Al la militistoj, sur kiuj Ernesto sin apogis je la batalo pri la imperie grava elektoprinclando kaj ĉefepiskopujo Kolonjo, ankaŭ apartenis Roberto de Lynden.

Kadre de la batalagoj aro da urbo estis sieĝata kaj perforte elrabataj, ekzemple Deutz, kiu estis plene detruata, Rheinberg kaj Linz en la jaro 1583. Post konkero de Kastelo Godesburg en Godesberg la 7an jul. / 17an de decembro greg. fare de bavaraj-hispanaj trupoj Gebhardo komence fuĝis al elektokolonja Vestfalujo, kie li sidis en la elektoprinca kastelo je Werl kaj detruis kaj elrabis en la tiea paroĥopreĝejo per bildodetruismo la altarojn kaj artotrezorojn. Hermano de Hatzfeld, Vicosuvereno je Balve, estis tiutempe fanatika kontraŭulo de Ĉefepiskopo Gebhardo. En 1583 kaj 1584 en Uerdingen okazis perfortaj elraboj kaj brulraboj, dum kiam la okupantoj daŭre alternis. En 1585 Grafo Adolfo de Neuenahr, batalanto jeflanke de Gebhardo konkeris la urbon Neuss kaj detruis aron da pli malgrandaj kasteloj kaj forikigitaj bienoj en la ĉirkaŭaĵo de Neuss. Jen nomendas la kastelo de la regantoj de Wevelinghoven, Kastelo Hülchrath kaj Kastelo Bedburg. La du lastaj estis la plej grandaj fortikaĵoj, kiuj dum la batalado estis parte detruataj. Post malvenkoj en Vestfalujo kaj la perdo de Recklinghausen, ankaŭ en 1585, Gebhardo devis fuĝi en Nederlandon. Per aliancanoj kiel Grafo Adolfo de Neuenahr, kiu en 1586 detruis la elektokolonjan Monaĥejon Kamp, aŭ Martin Schenk de Nideggen, kiu venkis en la Batalo ĉe Werl, same kiel precipe per helpo de nederlandaj trupoj, kiuj konkeris interalie je la 23a de decembro 1587 la urbon Bonn, Gebhardo daŭrigis la militon. Post longdaŭra sieĝo en 1588 li perdis la urbon Bonn. En 1588 li tamen devis finfine rezigni la bataladon, post kiam Nederlando estis fininta sian subtenon de lia afero.

Sekvoj redakti

La venko de la katolika partio detenis eblan disfalegon de la katolikismo en la nordokcidento de la Sankta Romia Imperio. Aparte la episkopujoj Monastero, Paderborn, Osnabrück kaj Minden, kiuj ĉiuj situis enmeze de protestantismaj teritorioj, estis fortigataj. Krom tio la pozicio de la Habsburgoj kaj Vitelsbaĥoj konsiderinde plivaloriĝis, ĉar la nova ĉefepiskopo Ernesto de Bavarujo estis filo de Duko Albreĥto la 5a kaj frato de Vilhelmo la 5a de Bavarujo.

La milito estis grava paŝo al la solvo de konfesiaj kvereloj per arma perforto. Antaŭe similaj konfliktoj post la Paco de Aŭgsburgo estis solvitaj plejparte pacemaj. Krom tio per enplektiĝo de hispanaj, hispanonederlandaj kaj nederlandaj trupoj komenciĝis internaciigo de la germana konfesia konflikto, kies pinto estos la Tridekjara Milito.

Kiel longdaŭra konsekvenco de la milito Elektoepiskopujo Kolonjo kaj per tio ankaŭ voĉo en la elektoprincaro iris al la duanaskiĝinto de la dinastio de la Vitelsbaĥoj, kio signifis por la gento de la bavaraj regantoj elstaran potencokreskon en la imperio. La elektoepiskopujo restis ĝis la jaro 1761 sub vitelsbaĥa regado.[1]

Fonto redakti

Referencoj redakti

  1. Peter Claus Hartmann: Bayerns Weg in die Gegenwart. Vom Stammesherzogtum zum Freistaat heute. 3a eldono. Pustet, Regensburgo 2012, p. 225.

Literaturo redakti

  • Max Lossen: Der Kölnische Krieg 1: Vorgeschichte 1561–1581. Gotha 1882; 2: 1582–1586, Gotha 1887, passim (Ciferigita eldono de la Universitata laj Federaciera Biblioteko je Duseldorfo)

Eksteraj ligiloj redakti