La kolonoj de Aŝoko estas kolonoj starigitaj tra hinda subkontinento de la imperiestro Aŝoko de la Maŭrja dinastio inter ĉ. la jaroj –268 kaj –232. Por priskribi siajn kolonojn, la imperiestro Aŝoko uzis la esprimon dhaṃma thaṃbhā (darma stambo), kolonoj de la darmo.[1][2]

Ĉiu kolono de Aŝoko estis starigita ĉe bikŝuejoj, gravaj lokoj de la vivo de la budho Gotamo kaj budhismaj pilgrimejoj. Kelkaj kolonoj havas skribaĵon adresitan al la bikŝuoj.[3]

La kapiteloj de la kolonoj de Aŝoko, nomataj lāt, estas nuntempe unu el la simboloj de la barata respubliko. Ili bildiĝas en la nacia emblemo. La simboligita rado de Aŝoko krome bildiĝas en la flago de Barato.

Referencoj redakti

  1. (1925) Inscriptions of Asoka. New Edition by E. Hultzsch (sa), p. [htt://archive.org/details/InscriionsOfAsoka.NewEditionByE.Hultzsch/e/n292 132], Edict No 7 line 23.
  2. Skilling, Peter. (1998) Mahasutras (angle). Pali Text Society, p. 453. ISBN 9780860133209.
  3. Companion, 430

Bibliografio redakti

  • Boardman, John (1998), "Reflections on the Origins of Indian Stone Architecture", Bulletin of the Asia Institute, pp. 15–19, 1998, New Series, Vol. 12, (Alexander's Legacy in the East: Studies in Honor of Paul Bernard), p. 13-22, JSTOR
  • "Companion": Brown, Rebecca M., Hutton, Deborah S., eds., A Companion to Asian Art and Architecture, Volume 3 of Blackwell companions to art history, 2011, John Wiley & Sons, 2011, ISBN 1444396323, 9781444396324, google books
  • Harle, J.C., The Art and Architecture of the Indian Subcontinent, 2nd edn. 1994, Yale University Press Pelican History of Art, ISBN 0300062176