Kolora aberacio, ankaŭ kromata aberacio, estas optika fenomeno, kiu produktas eraran bildigon de diverskolora lumo. Ĝi okazas en lensa bildigo (ekzemple en fotadoastronomio), sed ankaŭ en atmosfera refraktado.

Aberacio ĉe konverĝiga lenso

Rezulte de kolora aberacio konturoj en bildoj estas malakraj kaj havas kolorajn „franĝojn“. La kialo de la aberacio estas ke lumo de diversaj koloroj (aŭ ondolongoj) estas malsame refraktata; ĝenerale mallongaj ondoj (blua lumo) estas pli forte refraktataj ol longaj (ruĝa lumo).

Kaŭzoj redakti

Kolora aberacio resumas du subfenomenojn, kiuj havas iom malsamajn kaŭzojn kaj efikojn:

  • Kolordependa fokusdistanco: Kiel montras la bildo de konverĝiga lenso, la pli forta refraktado de blua lumo kaŭzas, ke la fokusdistanco de blua lumo estas malpli longa ol tiu de ruĝa lumo. Do eblas precize enfokusigi nur unu koloron, ekzemple la (laŭ ondolongo) mezan verdan, kaj la bildoj de aliaj koloroj estas necese malakraj. Ĉi tiu fenomeno koncernas la tutan bildon; ĝi nomiĝas aksa ŝovo, ĉar la fokusoj de diversaj koloroj estas disŝovitaj laŭ la optika akso.
 
Skizo pri transversa ŝovo
  • Kolordependa grandecfaktoro: Fotila objektivo povas havi malsamajn grandecfaktorojn por diversaj koloroj. Rezulte la ruĝa aŭ purpura parto de la bildo povus esti tro malgranda kaj la verda tro granda; tio rezultigas ke eĝoj havas unuflanke ruĝan, aliflanke verdan randeton. Ĉi tiu fenomeno ne koncernas la centron de la bildo kaj pligraviĝas en la eksteraj partoj; ĝi koncernas precipe konturojn, kiu estas transversaj al radioj de la bildo, kaj nomiĝas transversa ŝovo, ĉar la disŝovo inter la koloroj okazas ene de la bild-ebenaĵo, do transverse al la bilda akso.
La skizo montras ke en la centro de la bildo kaj laŭlonge de tracentraj rektoj ne videblas ŝovo, kaj ke la ŝovo estas des pli forta, ju pli grandas la distanco al la centro.

Korekto redakti

Koloran aberacion eblas korekti per altkvalitaj objektivoj, kiuj konsistas el pluraj specoj de vitro (ekz. kraŭna kaj flinta), kun malsamaj refraktaj ecoj. Aksan ŝovon eblas mildigi per uzo de malgranda aperturo, kiu grandigas la profundon (amplekson) de akreco, sendepende de la koloro.

En cifereca fotado eblas korekti la transversan ŝovon per komputila prilaborado de bildo:

  • Disigo de la bildo en tri bildojn, kiuj konsistigas la ruĝan, verdan kaj bluan partojn de la respektivaj bilderoj.
  • Diversskala ŝanĝado de la grandecoj de la tri partoj por kompensi la malsamajn grandecfaktorojn de la fotila objektivo.
  • Rekunmeto de la tri partoj.

Tia korekto ne estas perfekta, ĉar fotilo distingas nur tri kolorojn, sed la natura spektro estas kontinua kaj havas senfine da koloroj.