La kolorblindeco, ankaŭ diskromatopsiomonoĥromatio estas anomalio de la kolorvidado, kiam oni ne povas distingi kolorojn. La denaska kolorblindeco estas okula, kaj havas ĝian kialon en la okulo. La cerba kolorblindeco estas sekvo de damaĝo de la nervosistemo.

Ishihara 9.png
Ĉu vi distingas la nombron?
Ilustraĵo: La faktoroj, de kiuj ĝenerale dependas la kolorvidado kaj bildmalkodado, en optimumaj lumkondiĉoj: enigo en la lenso, enigo en la kanoj (lum-ricevantaj ĉeloj por nokta vidado, kiuj distingas nur nuancojn de grizeco) aŭ en la manteloj (tagaj vidaj riceviloj en la tri primaraj koloroj); prilaborado en la diversaj ĉeloj en la retino (ekz. la dupolusaj ĉeloj, kiuj reguligas la koloron sur ruĝ-verda skalo kaj oranĝblua skalo); transigo al la optika nervo kaj prilaborado en la centra nervosistemo (inkluzive de la cerba histo, kiu prilaboras kolorrilatajn informojn)
Bildigo de bildo utiligita en la Iŝihara ekzameno, kiel perceptita fare de subjektoj kun normala kolorvido, komparite kun subjektoj kun malsamaj specoj de kolorblindeco.
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri kolorblindeco.
Ne distingi la verdajn kaj ruĝajn punktojn, kiuj formas la formon de la literoj en ĉi tiu bildo, sugestas kolorblindecon.

En multaj lingvoj oni nomas ankaŭ la diĥromation kolorblindeco; ankaŭ en Esperanto oni kelkfoje tiel uzas la vorton, konfuzante la du anomaliojn. La diĥromatoj povas distingi iujn kolorojn, sed por homoj kun severa diĥromatio tio estas tre malfacila. La mono- kaj diĥromatio estas kontinuaj; ili havas komunan ICD kodon 53.5. Al tiu apartenas ankaŭ la akompanaj simptomoj de la kolorblindeco: la impresiĝemo kaj la malforta vidakreco. Temas pri la du tipoj de la kolorblindeco: pri monoĥromatio kaj aĥromatopsio.

Iuj bestoj - ekzemple, la fokoj kaj la balenoj - estas monoĥromatoj kun unu kolorvida ĉeltipo, kiu estas plej sentema al la verda spektro.

Priskribo redakti

La retino enhavas du ĉelajn tipojn, unu por vidi tage, kaj unu por vidi nokte. La ĉeloj por vidi tage povas vidi kolorojn, ĉar ili havas tri tipojn por la ruĝa, verda, kaj blua koloroj. La plej bona sentemo de tiuj ĉeloj estas genetike determinita; la ruĝa tipo estas plej sentema al la flava koloro. Se tiuj plej sentemaj koloroj estas tro proksimaj, la ĉeloj povas tre malbone distingi la kolorojn, do la ulo estas kolorblinda. Por subteni tiun teorion oni faris okulvitrojn al kolorblindoj kun kolorfiltroj, kaj la kolorblindaj uloj povis vidi kolorojn.

Laŭ la malnova teorio malestas aŭ malfunkcias du aŭ tri tipoj de la kolorvidantaj ĉeloj, kaj en iuj kazoj ĝi pravas. En tiuj kazoj la okulvitro ne povas helpi, ĉar ĝi ne anstataŭigas la konusetojn, sed tiu estas tre rara.

Kaŭzoj kaj tipoj redakti

La kolorblindeco estas tre rara, kaj ĝiaj kialoj similas al kialoj de la diĥromatio. Ĝi povas esti genetika, aŭ okazinta per traŭmoj, venenoj aŭ malsanoj, ekzemple alkoholismo, diabeto aŭ inflamo. La genetika kolorblindeco povas esti monoĥromatio aŭ aĥromatopsio, kaj tiuj estas la plej pli oftaj kolorblindecoj. Post iuj traŭmatoj la cerbo ne povas distingi iun ajn kolorojn, do la ulo vidas nur grize. Se la kolorblindeco havas genetikajn kaŭzojn, ĝi ne estas kuracebla.

La akromatopsio heredigas aŭtosome kaj recesive, do ĝi estas same ofta ĉe viroj kaj virinoj. Ĝi manifestiĝas en unu el 100 miloj. Sen funkciantaj konusetoj la uloj povas vidi nur grizajn kolorojn, kaj havas malgrandan vidakrecon, ili ofte igas parte vida malkapablaj. Ili estas tre sentemaj al la lumo.

Logike la monokromatio povus ekigi en tri formoj, sed la scienco de la kuracado scias pri nur la blua monokromatio. Ĝin heredas la X kromosomo (en la Xq28 loko), kaj plej pli ekigas ĉe viroj. Ili vidas en la regiono, en kiu la bluaj kolorvidantaj konusetoj vidas, kaj povas vidi unu koloron. Ili ne suferas de la simptomoj, kiuj akompanas la heredan akromatopsion.

La cerebra akromatopsio estas konsekvento de cerebra lesio. La cerebro ne povas prilabori la informojn pri la koloroj kiuj venas el la okuloj. Se aliaj regionoj de cerbo estas intaktaj, la ulo vidas bone, sed sen koloroj.

Akromatopsio redakti

En la akromatopsio la okulo ne havas funkciantajn konusetojn, do malestas la flava makulo, kiu vidus akre. Tiu okazas la malgrandan vidakrecon kaj la sentemon al la lumo. Kial la okulo ne havas funkciantajn ĉelojn kiuj estas por vidi tage, ĝi vidas nur per ĉeloj, kiuj estas por vidi en malgranda lumo, kaj la taglumo perturbas ilian funkcion.

La akromatuloj vidas grizajn nuancojn ekde la blanka al la nigra. Ili vidas la intensan ruĝan pli nigre ol la same intensan nigran. Ili rekonas la konturojn. Kial malestas la flava makulo, la okulo fokusas pli malrapide, kaj vibrigas senvole ankaŭ pro de malesto de la flava makulo, kiun la ulo ne atentas.

La akromatuloj mem ne rekonas, ke ili ne vidas same kiel la aliuloj. Krome de la punktaj bildoj oni analizas sangon serĉante la genon de la akromatopsio, aŭ mezuras per elektroretinogramo la funkciadon de la malsamaj ĉeltipoj.

La ĉefa problemo estas la sentemeco al la lumo. Ilia malgranda vidakreco pli malgrandigas ankaŭ en malforta lumo. Kolorfiltraj okulvitroj povas helpi ilian akomodigon al la lumo. La malesto de la kolorvido estas malhelpo en la vivo kiu uzas kolorkodojn.

Rekonado redakti

En infanaĝo estas tre malfacile rekoni la erarojn de la kolorvidado, ĉar al la infano tie estas normale, kiel li vidas. Ofte la instruistoj malkovras ĝin, kiam la lernanto ne aŭ malfacile povas uzi kolorajn ilojn. Oni povas testi la arton de la eraro de kolorvidado per multaj testoj. La plej ofta estas la testo de Ishihara. La bildoj estas kompositaj el koloraj flekoj tial, ke homoj kun speciala kolorvidaj eraroj ne vidas, aŭ vidas alian figuron, kial la normale vidantaj uloj.

Helpiloj redakti

La ĉefaj problemoj de kolorblindoj estas la sentemo al la lumo, la malforta vidakreco, kaj la kolorblindeco mem.

  • Okulvitroj aŭ kontaktlinsoj kun kolorofiltriloj. Estas ankaŭ okulvitroj, kiuj povas filtri ankaŭ la lateran lumon. Tiuj iloj estas adapteblaj al la lumo.
  • Iloj por pligrandigi helpas kontraŭ la malgranda vidakreco. Tiuj iloj estas diversaj: lupeo, teleskopo, elektronikaj legiloj. Estas ankaŭ lupeoj integritaj en okulvitroj.
  • Estas elektronikaj helpiloj, kiuj rekonas kolorojn. La Eyeborg kamero komunikas la kolorinformoj per sono.

Literaturo redakti

En Esperanto redakti

  • Viktoro Solé en unupaĝa artikolo sub la rubriko "La fenestro" komentas pri kolorblindeco.[1]

Alilingve redakti

Referencoj redakti

  1. Viktoro Solé, "Kolorblindeco", Kontakto, nº 310, aprilo 2002, p. 5.

Eksteraj ligiloj redakti