Kolorigilo estas ĝenerala termino uzata por ajna kemia substanco kiu estas kapabla havigi tinkturojn, uzataj por doni koloron al produktoj de la tekstila, kosmetika kaj nutra industrioj.[1]

Kemia kompono de la Kolorigilo Flava 2G.

La kolorigiloj estis uzitaj ekde la pratempoj. En la prahistorio jam oni uzis diversajn materiojn de vegetala (ekzemple de juglando) kaj animala (ekzemple graso kaj sango) devenoj, same kiel de diversaj mineraloj.

En kemio, estas nomata "kolorigilo" ĉiu substanco kapabla absorbi determinitajn ondolongojn de la spektro de lumo. Temas pri substancoj kiuj fiksiĝas en aliaj havigante al ili koloron stabile antaŭ fizikaj aŭ kemiaj faktoroj kiel la lumo kaj oksidantaj agenteoj. Por ke kolorigilo funkciu devas havi en sia kemia strukturo determinatajn funkciajn grupojn, nome "kromoforoj" aŭ "ĥromoforoj", kiuj faras, ke la molekulo absorbu en la videbla regiono de la elektromagneta spektro. "Aŭksokromo" (laŭvorte "kolorpliigo") konsistas en grupo pozitive ŝarĝita kiu intensigas substancon aŭ kromoforon en la sintezo de kolorigiloj.

Natura kolorigilonatura tinkturo estas terminoj kiuj referencas al kolorigiloj aŭ tinkturoj derivitaj de plantoj, senvertebruloj aŭ mineraloj. La plej parto de la naturaj kolorigiloj estas vegetalaj kolorigiloj devenaj de plantoj (radikoj, beroj, arboŝeloj, folioj kaj ligno), kaj aliaj organikaj fontoj kiel, por ekzemplo, fungoj kaj likenoj.

Kelkaj katalogitaj industriaj kolorigiloj redakti

 
Refreŝigaĵo estas nutraĵoj el plej kolorigitaj en la industrio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. «Des couleurs et des médicaments». Arkivita el la originalo la 22an de Aprilo 2019. Konsultita la 18an de Junio 2021.