La Koluma otidoHubara-otido (Chlamydotis undulata) estas granda birdo de la familio de Otidedoj de la ordo Gruoformaj. La Azia ekssubspecio estas nun konsiderata kiel aparta specio, Makkvina otido, Chlamydotis macqueenii. Ili estas la ununuraj membroj de la genro Chlamydotis .

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koluma otido


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Otidedoj Otidae
Genro: ''Chlamydotis'' 'Chlamydotis '
Specio: Koluma otido 'Chlamydotis undulata'
Jacquin 1784
Natura arealo  Ĉiujare prezencoj
Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Chlamydotis undulata - MHNT

    Disvastiĝo redakti

    Ĝi bredas en la Kanaria Insularo kaj norda Afriko. La dividolimo inter la du specioj estas la duoninsulo Sinaja. La Koluma otido estas loĝanta birdo en sia teritorio. Estas tri klare diferencaj subspecioj: Ch.u. fuertaventurae, endemismo de Kanaria Insularo; Ch.u. undulata, en norda Afriko el Maroko ĝis Egiptio kaj eksubspecio Ch.u. macqueenii aŭ pli bone dirite Ch. macqueenii en Azio el Mezoriento ĝis Mongolio.

    La kanaria subspecio bredas en la tri okcidentaj insuloj (Lanzarote, Fuerteventura kaj La Graciosa); ŝajne pasintece ankaŭ en la du plej grandaj insuloj Gran Canaria kaj Tenerife. Ĉiukaze temas pri endanĝerigita specio aŭ raso de nur ĉ. 500 birdoj. Homa agado -ĉasado, kaprobredado, montopadoj, ktp- malpliigas la loĝantaron. La lastajn jarojn iomete haltiĝis ties malpliigon ĉefe en insulo Lanzarote.

    Tiu specio bredas en ebenaj desertoj kaj aliaj tre sekegaj ŝtonaj aŭ sablaj zonoj. Foje en tritikokampoj aŭ aliaj terkulturejoj, ĉefe somere.

    Aspekto redakti

    Koluma otido estas iom pli ol 60 cm longa kun enverguro de 140 cm kaj pezo de ĝis 3 k la maskloj. Ĝi estas pli granda ol Malgranda otido kaj pli malgranda ol Granda otido. Ĝi estas brunflava supre kaj blanka sube, kun nigra strio laŭlonge kaj ambaŭflanke de la longa kolo -ĉefe la masklo-. La resto de la kolo kaj gorĝo estas grizaj. Dumfluge la longaj flugiloj montras grandajn brunajn kaj nigrajn partojn kontraste kun blanka parto -ne tiom granda kiom en Granda kaj Malgranda otidoj- ĉe flugilbazo. Koluma otido estas iome pli malgranda kaj malhela ol Makkvina otido, Chlamydotis macqueenii.

    Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la femalo estas pli malgranda kaj griza sube. Laŭ voĉo tiu birdo estas preskaŭ silenta.

    Kutimoj redakti

    Ili estas solecaj dum bredado kaj sociaj en aliaj epokoj.

    Kiel aliaj otidoj, tiu specio organizas specialan pariĝadan ceremonion per gonflado kaj montrado de blanka plumaro ĉefe de kapo kaj gorĝo dum ili subenkaŝas la kapon kaj solene promenadas cirkle aŭ surloke.

    La ino demetas 2 ĝis 4 ovojn surplanke protektite de herbo. Kovado daŭras ĉ. 24 tagojn.

    Tiu palearktisa specio estas ĉiomanĝanta, ĉefe semojn, insektojn -saltuloj- kaj aliaj etaj bestetoj -lacertoj kaj serpentoj-.

    Referencoj kaj ligoj redakti