La Kolumkorvo (Corvus torquatus), konata ankaŭ kiel Ringkola korvoBlankkola korvo, estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el la tipa genro Corvus el la ordo de paserinoj, kiu estas indiĝena de Ĉinio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolumkorvo
Kolumkorvo
Kolumkorvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. torquatus
Corvus torquatus
(Lesson, 1830)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas ĉirkaŭ samgranda aŭ iomete pli granda (52-55 cm longa) kiom la Nigra korniko (C. corone), kun proporcie pli longaj flugiloj, vosto kaj beko. Temas pri brila kaj bela birdo, kiu havas brilnigran plumaron escepte ĉe malantaŭa kolo, supra dorso kaj larĝa strio ĉirkaŭ la malsupra brusto kio estas blankecaj. La beko, gamboj kaj piedoj estas nigraj.

Ĝi ofte flugas havante siajn piedojn pendite sube laŭ karaktera senĝena stilo.

La voĉo estas laŭta "kaaar" ripetita kelkajn fojojn kun aliaj etaj variadoj laŭ la okazo. Kiel aliaj multaj korvedoj, krias strangajn klaksonojn dum kapinklino kiel saluto al alia birdo.

Distribuado kaj ekologio redakti

La teritorio de tiu specio estas ĉefe Ĉinio, kovrante grandajn areojn de la lando kvankam ne multe pli norde ol Pekino. Ĝi loĝas en ebenaĵoj kaj malaltaj rivervaloj en tre malferma kamparo kaj kultivejaj regionoj kaj estas komuna en rizkampoj. Ĝi kutime evitas grandajn urbojn kaj estas ĉefe rura specio.

Manĝojn ĝi trovas ĉefe surgrunde kie oni prenas ampleksan gamon de eroj, kiel insektoj, moluskoj kaj aliaj senvertebruloj (eĉ el malprofunda akvo), greno, ĉefe rizo kaj ĝi serĉas ankaŭ inter homaj restaĵoj. Ĝi ŝajne prenas malpli da kadavraĵo ol aliaj specioj, sed se estas tiu oportuno tion faras kaj prenas ankaŭ ovojn kaj birdidojn.

La nesto estas kutime en arbo kaj estas kovrita el koto. La ino demetas kutime 3-4 ovojn.

Ĝi estis iam klasita kiel Specio Malplej Zorgiga de la IUCN[1]. Sed novaj priserĉado montris, ke estas pli rara ol oni supozis. Sekve, ĝi estis listita kiel Preskaŭ Minacata en 2008[2].

Notoj redakti

  1. BLI (2004)
  2. BLI (2008)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti