Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun kolono.

Kolumno laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas

  1. la vertikalaj paralelaj dividoj de la aranĝo de teksto en paĝo aŭ en tabelo, respektive
  2. vico de objektoj aŭ personoj (ekzemple trupoj en armea lingvaĵo) aranĝitaj unu post aŭ sub la alia.
Kolumna enpaĝigo de la paĝo 1:191 de la Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers kun artikolo de Denis Diderot pri genro de malvacoj

La vorto etimologie fontas de la latina vorto columna, kiu origine havas la signifon "kolono".

Kolumnoj helpas je ordigo de teksto kaj plifaciligas ties strukturigon aŭ dispartigon al pli koncizaj subunuoj. Krome la legado de tre larĝaj tekstolinioj pli penas, pli facilas ke la rigardo dum la legado de tre larĝa linio "glitas" al pli supra aŭ pli suba tekstolinio, tiel ke kolumna enpaĝigo aparte en larĝaj presaĵoj kiel gazeto estas signifa helpilo cele al senproblema legado.