Kombinaĵo de 6 kvaredroj kun turna libereco

En geometrio, kombinaĵo de ses kvaredroj kun turna libereco estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 6 kvaredroj, konsiderataj kiel kontraŭprismoj. Ĝi povas esti konstruita per meto de ses kvaredroj en kubon, kaj tiam turno de ili en paroj ĉirkaŭ la tri aksoj kiuj trapasas la centrojn de du kontraŭaj kubaj edroj. Ĉiu kvaredro estas turnata per egala (kaj kontraŭa, en paro) angulo θ. Ekvivalente, kvaredro povas esti enskribita en ĉiun kubo en la kombinaĵo de 6 kuboj kun turna libereco, en tia maniero kiu konservas kvaredran simetrion.

Kombinaĵo de ses kvaredroj kun turna libereco
Plia nomo UC1
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 24
Lateroj 36
Edroj 24 trianguloj
Komponantoj 6 kvaredroj
Geometria simetria grupo Kvaredra Td
Geometria simetria grupo de komponanto 4-obla nepropra turnado S4
vdr

Se θ=0, ĉiuj ses kvaredroj koincidas. Se θ estas 45 gradoj, la pli simetria kombinaĵo de 6 kvaredroj (sen turna libereco) rezultiĝas.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447–457, 1976.