Komia lingvo

urala lingvo parolata de komioj en Rusio

Komia makrolingvo estas makrolingvo el perma lingvaro de finn-ugra lingvaro. Ĝi estas parolata en Komiio, Permja regiono kaj Kirova provinco. La makrolingvo konsistas el dialektoj, kiujn oni povas disigi en la tri parencajn grupojn:

  • La komi-zirjana lingvo , aŭ simple la komia lingvo (Коми кыв) estas la plej granda grupo. Ĝiaj dialektoj estas parolataj en Komiio kaj apude. Ekzistas la literatura normo de Komi-Zirjana lingvo, kiu estas oficiala en Komiio. En 2010 estis ĉ. 160000 parolantoj.
  • La komi-permjaka lingvo (Перем коми кыв / коми-пермяцкӧй кыв) estis parolata en la Permja regiono, kie en 2010 estis ĉ. 63000 parolantoj de ĝi. En la Komi-Permjaka distrikto de la Permja regiono la lingvo havas oficialan statuson.
  • La komi-jodza lingvo (Коми-Ёдз кыл, nomata laŭ la rivero Jazva) estas parolata fare de malgranda izolita grupo de komioj, loĝanta en Krasnoviŝerska distrikto de la Permja regiono. Oni rigardas la komi-jodzan lingvon aŭ aparta lingvo, aŭ dialekto de la komi-permjaka. Estas ĉ. 2000 parolantoj de la komi-jodza.[1]
Komia makrolingvo
коми кыв
Mapo
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
perma lingvaro
Parolata en  Rusio
Regiono Komiio, Permja regiono, Kirova provinco
Parolantoj 219 100
Skribo Cirila alfabeto
Lingvistika klasifiko
Urala
Finn-ugra
Finno-perma
Perma lingvaro
Komia makrolingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Komiio
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 kv
  ISO 639-2 kom
  ISO 639-3 kom
  SIL KOM
  Glottolog komi1267
Angla nomo Komi
Franca nomo komi
vdr

Ĉiuj komiaj lingvoj estas skribataj per cirilaj alfabetoj.

Referencoj redakti

  1. Ager, Simon (ed.). Komi. Omniglot: writing systems & languages of the world. Alirita 2020-12-04.