Komisaro de la Reĝo

La Komisaro de la Reĝo (en nederlanda: Commissaris van de Koning, mallongige CvdK) estas la estro de provinco en Nederlando.

Nederlando havas 12 provincojn, sen leĝdona povo, kiuj estas administritaj fare de la Provincaj Ŝtatoj aŭ Asembleo de la Provinco (Provinciale Staten), de la Provinca Konsilio (Gedeputeerden) kaj de la Komisaro de la Reĝo (Commissaris van de Koning).

La Komisaro de la Reĝo estas nomumita fare de la Centra Registaro kaj prezidas la Asembleon de la Provinco. Komisaro kiu ankaŭ prezidas la Provincan Registaron, formita de membroj de la Asembleo.

La membroj de la Asembleo de la Provinco estas elektitaj per la voĉoj de la loĝantoj de la provincoj kiuj havas la voĉdonrajton (la minimuma aĝo por voĉdoni en elektoj estas 18 jaroj). Tiuj elektitaj membroj de la Provinca Asembleo elektos la membrojn de la Senato, ankaŭ nomita la Unua Ĉambro (Eerste Kamer) en la ekzekutivo.

Dum la regado de ina monarko, la titolo ŝanĝiĝas al la Komisaro de la Reĝino (Commissaris van de Koningin).

Vidu ankaŭ redakti