Kompara anatomio estas la studo de similaĵoj kaj diferencoj en la anatomio de diferencaj specioj. Ĝi estas tre rilata al la evolua biologio kaj al la filogenetiko (evoluo de specioj).

Ilustraĵo de la 20a jarcento komparanta la ostajn strukturojn de homo kaj hundo.

Priskribo redakti

Kompara anatomio longe servis kiel pruvaro por evoluo; ĝi indikas ke variaj organismoj havas komunan praulon. Ankaŭ, ĝi helpas sciencistojn al klasigo de organismoj baze sur similaj karakteroj de ties anatomiaj strukturoj. Kompara anatomio eltenas la darvinan teorion de posteularo kun modifoj, konatan ankaŭ kiel evoluo. Komuna ekzemplo de kompara anatomio estas la similaj ostostrukturoj ĉe membroj de katoj, balenoj, vespertoj kaj homoj. Ĉiuj tiuj organoj konsistas el samaj bazaj partoj; kvankam ili utilas por tute malsamaj funkcioj. La skeletaj partoj kiuj formas strukturon uzitan por naĝado, kiaj naĝilo, ne estus idealaj por formi flugilon, kiu estas pli bone taŭgaj por flugado.

Fakuloj redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti

  • Campbell, Neil A.. (February 2002) Biology. San Francisco, CA: Benjamin Cummings, p. 438–439.