Kompendio estas konciza kolekto de informaro apartenanta al unu fako de sciaro. Kompendio povas resumi pli grandan verkon. En plej okazoj la fako de sciaro temas pri specifa kampo de homa intereso aŭ koncerno (por ekzemplo: hidrogeologio, logologio, iĥtiologio, fitosociologiomirmekologio), dum ĝenerala enciklopedio povas esti referencata kiel kompendio de ĉiu homa sciaro.

La vorto "kompendio" derivas el la latina vorto "compenso", kiu signifas "kunpezi aŭ ekilibrigi". Dum la 21a jarcento okazis la stariĝo de pli demokratiigitaj, retaj kompendioj en variaj kampoj.

Ekzemploj redakti

Ekzemplo estus la Kompendio de la Katekismo de la Katolika Eklezio, konciza libro de 598 demandoj kaj reciprokaj respondoj kiu resumas la instruojn de la katolikaj kredo kaj moralo.[1]

La Biblio estas iel alia ekzemplo de kompendia aro de multaj verkoj de profetoj kaj apostoloj dum longa periodo de tempo, kies libroj estis kunigitaj por formi la librarojn Malnova Testamento kaj Nova Testamento.

Kelkaj konataj literaturaj figuroj verkis siajn proprajn kompendiojn. Ekzemplo estus Alexandre Dumas, aŭtoro de Les Trois Mousquetaires, kaj entuziasma manĝemulo. Lia kompendio pri manĝo titolita Petit Dictionnaire de cuisine utilas kiel alfabeto por manĝemuloj.

La bestarlibro, populara en la Mezepoko, estas alia ekzemplo de kompendio. Bestarlibroj katalogis animalojn kaj faktojn pri natura historio kaj estis partikulare popularaj en Anglio kaj Francio tra la 12a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Compendium of the Catechism of the Catholic Church (USCCB 2005), 200 paĝoj, English hardcover (ISBN 978-1-57455-720-6).