Du anguloj estas nomataj komplementaj anguloj kiam ilia sumo egalas la ortan angulon, t.e. π/2 radianoj (aŭ 90°).

Konsekvence, du komplementaj apudaj anguloj formas ortan angulon.

Du komplementaj anguloj ne necese estas apudaj. Ekzemple en orta triangulo, la du anguloj apudaj al la hipotenuzo estas komplementaj, ĉar la sumo de ĉiuj anguloj de la triangulo estas π radianoj kaj la tria angulo egalas π/2 radianojn.

Kiam du anguloj estas komplementaj la sinuso de unu angulo egalas la kosinuson de la alia kaj la kosinuso de unu angulo egalas la sinuson de la alia.

Vidu ankaŭ redakti