Kompostelo (atestilo)

La Kompostelo (Compostela) estas pilgrima atestilo, verkita en la latina, donita al la pilgrimanto ĉe sia alveno en Santiago-de-Kompostelo de la Oficejo de Pilgrimadoj por atesti, ke tiu persono pilgrimis al Santiago. Ĉi tiu atestilo rilatas al la mezepoka tradicio, ke pilgrimanto raportis ateston pri sia alveno ĉe la sanktejo. En la Mezepoko, ĉi tiu atestilo estis "letero sub sigelila aŭtentikeco" kaj estis devo nur kiam ĝi estis postulata penta pilgrimado. Nur tre maloftaj kopioj konserviĝas el tiu epoko. Hodiaŭ eĉ pilgrimantoj, kiuj ne deklaras sin "instigitaj de devotismo" ricevas atestilon pri rememorado de tiu pilgrimado.

Kompostelo de 2007